La unuan de septembro, en la Granda Halo de Popolo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la malavia prezidento Peter Mutharika.
Xi Jinping indikis, ke dum la 11 jaroj depost la stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Malavio la kunlaboro de la du landoj en diversaj kampoj donis videblajn bonojn al la dulandaj popoloj, kaj tio plene pruvas, ke la starigi diplomatiajn rilatojn inter Ĉinio kaj Malavio estas entute ĝusta kaj strategia decido, kaj ke Ĉinio volas kune kun Malavio rapidigi kunlaboron kaj interŝanĝon en diversaj kampoj, plifortigi konstruadon pri paco kaj sekureco, kaj protekti la unuiĝon de Afriko kaj ĝian integran intereson.
Mutharika diris, ke Malavio ŝatas amikecon kun Ĉinio, dum la 11 jaroj ĉiam sekvis la principon pri unu Ĉinio kaj senhalte akcelis kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, ke la evoluo de Ĉinio alportas al Afriko esperon, kaj ke afrikaj landoj alte laŭdas la politikon de Ĉinio pri Afriko kaj volas kune kun Ĉinio plifortigi interŝanĝon pri ideoj kaj spertoj.
Post la intervidiĝo la dulandaj ŝtatestroj ĉeestis la subskribon de dokumentoj pri duflanka kunlaboro.