La 2an de septembro, en la Granda Halo de Popolo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la maŭricia ĉefministro Pravind Jugnauth.
Xi Jinping diris, ke la du landoj devas reciproke komprenigi kaj subteni sin en koncernaj kernaj interesoj kaj gravaj aferoj kune zorgataj, plue altigi politikan interfidon, kaj aktive disvolvi kunlaboron en diversaj kampoj. Xi emfazis, ke Ĉinio daŭre subtenas aktivan rolon de Maŭricio en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj helpas al malgrandaj insullandoj plenumi la daŭripovan evoluan tagordon de UN por 2030.
Jugnauth diris, ke Maŭricio nun faras transformon de ekonomio, esperante tiri profiton el la spertoj de Ĉinio, kaj ĝi senhezite apogas plurflankismon kaj volas kune kun Ĉinio plifortigi kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj. Li indikis, ke Maŭricio dankas Ĉinion pro ĝia laborado por la Pekina Pintkonferenco kaj esperas, ke danke al la konferenco Maŭricio subtenos la ideon formi la sortkomunumo de la homaro, proponitan de prezidanto Xi Jinping.