Xi Jinping proponis 8 agadojn de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko
Ĉina prezidanto Xi Jinping proponis, ke en la estontaj 3 jaroj Ĉinio strikte kunlaboros kun afrikaj landoj por efektivigi la 8 agadojn, t.e., kunlaboro en la kampo de industria akcelado, instalaĵa kunligo, komerca oportuneco, verda disvolviĝo, kapablo-konstruado, prisanaj aferoj, personara interŝanĝo kaj sekureco. Por efektivigi la 8 agadojn Ĉinio volas diversmaniere liveri 60 miliardojn da usonaj dolaroj al Afriko. Samtempe Ĉinio nuligos la registaran seninterezan ŝuldon de iuj malplej evoluintaj afrikaj landoj havantaj diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.