dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Xi anoncis financan subtenon de 60 miliardoj da usonaj dolaroj al Afriko

您是本帖的第 739 个阅读者
树形 打印
标题:
Xi anoncis financan subtenon de 60 miliardoj da usonaj dolaroj al Afriko
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Xi anoncis financan subtenon de 60 miliardoj da usonaj dolaroj al Afriko

Ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis lunde, ke Ĉinio liveros al Afriko financadon kun la sumo de 60 miliardoj da usonaj dolaroj.

Xi faris la anoncon en tonika parolado en la malferma ceremonio de la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Li diris, ke la financado estos liverita en la formo de registara helpo kaj investo kaj financado de financaj institucioj kaj kompanioj.

La financado inkluzivas 15 miliardojn da usonaj dolaroj da donaco, seninetreza prunto kaj favorkondiĉa prunto, 20 miliardojn da dolaroj da kredito, establon de specialaj fondusoj kun 10 miliardoj da dolaroj por evoluiga financado kaj 5 miliardoj da dolaroj por financado de importoj el Afriko. Ankaŭ ĉinaj kompanioj estis instigitaj al investado de almenaŭ 10 miliardoj da dolaroj en Afriko dum la venontaj tri jaroj.

Xi diris, ke Ĉinio plenumis sian promeson de la jaro 2015 liveri al Afriko financan subtenon de 60 miliardoj da dolaroj, kaj ke la financado jam estis liverita aŭ aranĝita.

Ĉinio decidis liveri la financan subtenon al Afriko en la Johanesburga Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro por certigi sukcesan efektivigon de dek planoj pri ĉina-afrika kunlaboro, kiuj estis adoptitaj en la pintkunveno.

ip地址已设置保密
2018/9/4 7:55:40

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询