La Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro malfermiĝis lunde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris tonikan paroladon. Li proponis ok ĉefajn agadojn efektivigotajn de Ĉinio en la venontaj tri jaroj kaj pli longa periodo en la kampoj de industria plibonigo, instalaĵa interligo, komerca faciligo, verda disvolvado, kapablokonstruo, sano kaj medicino, interpopolaj interŝanĝoj, paco kaj sekureco, por forĝi pli striktan ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco. Tiuj ideoj kaj rimedoj desegnis planon pri disvolvado de ĉina-afrikaj rilatoj en la nova epoko.
Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis en sia tonika parolado en la malferma ceremonio de la pintkunveno la principon de "kvin-ne": ne interveni en la afrikan serĉadon de disvolvaj vojoj, kiuj taŭgas al iliaj naciaj kondiĉoj; ne interveni en internajn aferojn de afrikaj landoj, ne trudi la volon de Ĉinio al afrikaj landoj, ne aldoni politikajn kondiĉojn en helpon al Afriko, kaj ne serĉi egoismajn politikajn gajnojn en investa kaj financada kunlaboro kun Afriko.
Prezidanto Xi anoncis, ke Ĉinio liveros al Afriko financadon kun la sumo de 60 miliardoj da usonaj dolaroj. La financado estos liverita en la formo de registara helpo kaj investo kaj financado de financaj institucioj kaj kompanioj.
Tiuj rimedoj celas plibonigitan version de ĉina-afrika kunlaboro kun tri emfazoj: meti la interesojn de la ĉina kaj afrika popoloj sur la unuan lokon, plialtigi la afrikan kapablon en sendependa disvolvado, kaj integri disvovajn strategiojn de Ĉinio kaj Afriko.