Pli ol 1 400 homoj mortigitaj en pluvego kaj inundo en Hindio
Lokaj komunikiloj raportis lunde, ke laŭ la hinda Nacia Centro por Urĝa Reago, pli ol 1 400 homoj mortis en 10 hindaj ŝtatoj dum la daŭranta musona sezono de ĉi tiu jaro.
La Nacia Centro por Urĝa Reago estas parto de la Ministerio de internaj Aferoj, speciale taskita por taksi la damaĝojn suferitajn en naturaj katastrofoj.
La ple grave trafita estas la suda ŝtato Kerala, kie ĉirkaŭ 500 homoj mortis, preskaŭ 5,5 milionoj estas severe influitaj, kaj preskaŭ 1,5 milionoj da homoj fariĝis senhejmaj, kiuj loĝas en helpaj tendoj en la ŝtato.
Krome, agrikulturaj plantoj sur pli ol 57,024 hektaroj da tero estis damaĝitaj en la ŝtato Kerala.