La plej alta leĝdonanto de Ĉinio, Li Zhanshu, gvidos delegacion viziti la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) sabate kiel speciala reprezentanto de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto.
La anonco estis farita de proparolanto de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ marde en Pekino. La proparolanto diris en gazetara deklaro, ke Li, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, ankaŭ ĉeestos aranĝojn por festado de la 70a datreveno de la fondiĝo de la KDPR. La proparolanto aldonis, ke Li estis invitita de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio kaj la registaro de la KDPR.