dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Pakistana reganta Partio de Justa Movado gajnis prezidentan elekton

您是本帖的第 756 个阅读者
树形 打印
标题:
Pakistana reganta Partio de Justa Movado gajnis prezidentan elekton
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Pakistana reganta Partio de Justa Movado gajnis prezidentan elekton

Laŭ deklaro de la Pakistana Elekt-Komisiono, Arif Alvi, altranga gvidanto de la reganta Pakistana Partio de Justa Movado, marde estis elektita kiel la nova prezidento de la azia lando.

La Pakistana Elekt-Komisiono anoncis en sia retejo, ke la oficiala rezulto de kalkulado estos preta kaj sendita al la federacia registaro merkrede post la ricevo de la originala registro por publikigo de formala avizo.

Tri kandidatoj konkuris pri la posteno de la 13a prezidento de la lando por la venonta kvinjara oficperiodo.

La Pakistana Elekt-Komisiono diris, ke laŭ la unua kalkulado, Arif Alvi ricevis 353 voĉojn en ambaŭ ĉambroj de la federacia parlamento kaj kvar provincaj asembleoj.

La deklaro diris, ke Fazal-ur-Rehman, komuna kandidato de kvin opoziciaj partioj, akiris 185 voĉojn, dum Aitzaz Ahsan el la opozicia Pakistana Popola Partio ricevis 124 voĉojn.

Post publikigo de la rezulto de la unua kalkulado, Alvi deklaris al la loka gazetaro sian venkon, kaj promesis, ke li serioze plenumos la devon donitan laŭ konstitucio kaj klopodos por la bonfarto de la pakistana popolo.

ip地址已设置保密
2018/9/6 8:26:23

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询