Speciala sendito de la UN por Sirio, Staffan de Mistura, diris marde en Ĝenevo, ke li jam invitis reprezentantojn de pluraj landoj ĉeesti intertraktadon pri formiĝo de konstitucia komitato de Sirio, kiu okazos en la mezo de septembro en Ĝenevo, por antaŭenigi la politikan procezon de la siria demando.
De Mistura diris en gazetara konferenco, ke la 10an kaj la 11an de septembro li okazigos intertraktadon kun reprezentantoj de Rusio, Turkio kaj Irano, la tri landoj gvidantaj la Astanan Intertraktadon pri Sirio, kaj poste en la 14a de septembro li kunvenos kun reprezentantoj de Usono, Britio, Francio, Germanio, Egiptio, Saud-Arabio kaj Jordanio. Fine, en la 20a de septembro, la Sekureca Konsilio de la UN okazigos kunvenon por diskuti pri la situacio en Sirio.