Ĉina prezidanto Xi Jinping marde renkontiĝis kun kenja prezidento Uhuru Kenyatta, kiu ĉeestis la Pekinan Pintkunvenon 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.
Xi diris, ke la ĉina-kenja ampleksa strategia kaj kunlabora partnereco rapide disvolviĝis kaj gvidas ĉina-afrikan kunlaboron en diversaj kampoj. Ĉinio volas plifortigi interpartian kunlaboron kaj dividon de regadaj spertoj kun Kenjo, vastigi kunlaboron en la agrikulturo, infrastruktura konstruado, medicina servo kaj sano, kaj industria produktkapablo kaj plifortigi interpopolajn kaj subnaciajn interŝanĝojn, helpante al Kenjo realigi sian grandan kvar-celan tagordon. Xi diris, ke Ĉinio bonvenigas Kenjon partopreni en kunlaboro de la Zono kaj Vojo, gratulas ĝin pro la aliĝo al la Azia Infrastruktura Invest-Banko, kaj subtenos Kenjon en konstruado de ekonomia zono kaj industriajn parkojn laŭ la fervojlinioj.
Kenyatta diris, ke la pintkunveno ellaboris planojn por la direkto de la forumo en la venontaj jaroj kaj akcelos la komunan prosperon de Afriko kaj Ĉinio. Li aldonis, ke Kenjo volas profundigi sian ampleksan strategian kaj kunlaboran partnerecon kun Ĉinio, aktive partopreni en konstruado de la Zono kaj Vojo kaj akceli kunligitecon.
Post la renkontiĝo, la du gvidantoj ĉeestis la subskribon de duflankaj kunlaboraj dokumentoj.