Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis mesaĝon al Arif Alvi, gratulante lin pro la elektiĝo kiel pakistana prezidento.
Xi diris en la mesaĝo, ke Ĉinio kaj Pakistano estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj kaj bonaj fratoj, kiuj malkovras sian koron unu al la alia kaj dividas feliĉon kaj malfeliĉon, kaj la amikeco inter la du landoj eltenis la provon de ŝanĝiĝema internacia situacio. Li rimarkigis, ke en 2015 dum lia vizito al Pakistano, la du landoj decidis altigi siajn rilatojn al ĉiavetera strategia partnereco, kaj en la lastaj jaroj, danke al la komuna klopodo de la du flankoj, la politika reciproka konfido inter la du landoj fariĝis pli firma, kaj konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro ricevis riĉan rikolton, kio ne nur profitigis la du popolojn, sed ankaŭ kontribuis al la paco kaj disvolviĝo de la regiono.
Xi aldonis, ke sub la nuna situacio, la ĉina-pakistanaj rilatoj havas pli elstaran strategian signifon, tial la du landoj devas firme subteni unu la alian kaj profundigi kunlaboron. Li akcentis, ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Pakistano kaj volas labori kun Alvi por puŝi la ĉina-pakistanan ĉiaveteran strategian partnerecon al nova alto kaj forĝi pli striktan ĉina-pakistanan komunumon kun komuna estonteco.