Gvidanto de KDPR reasertis sindevontigon al kompleta sennukleigo
Speciala sendito de sudkorea prezidento diris ĵaŭde post sia vizito al Pjongjango en merkredo, ke Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) reasertis sian firman sindevontigon al la kompleta sennukleigo de la Korea Duoninsulo.
Chung Eui-yong, la plej alta konsilisto de prezidento Moon pri nacia sekureco, kiu gvidis kvin-membran delegacion al Pjongjango, diris en gazetara konferenco, ke la plej alta gvidanto de la KDPR reasertis sian firman sindevontigon al la sennukleigo de la duoninsulo en sia renkontiĝo kun la sud-korea speciala delegacio.
Chung kaj kvar aliaj delegitoj renkontiĝis kun Kim merkrede en Pjongjango dum sia unu-taga vizito kiel specialaj senditoj, transdonante leteron de Moon al la gvidanto de la KDPR.