Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke brita militŝipo lastatempe eniris la teritoriajn akvojn de la ĉina insularo Xisha sen permeso de la ĉina registaro, kaj la ĉina flanko firme oponas tiun konduton, kaj jam postulis seriozan traktadon kun la brita flanko, esprimante fortan malkontenton.
Iu raportisto demandis tiutage en regula gazetara konferenco, kian reagon Ĉinio faros al la lastatempa navigado de brita militŝipo en la maro proksima al la insularo Xisha. Hua diris, ke brita surteriĝa platformodoko senpermese eniris la ĉinajn teritoriajn akvojn de la insularo Xisha, kaj la ĉina mararmeo faris indentigon, avertis kaj pelis ĝin.
Ŝi diris, ke la insularo Xisha estas parto de la ĉina teritorio, kaj ke en 1996, la ĉina registaro fiksis la limojn de la teritoriaj akvoj de la insularo Xisha laŭ la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Teritoriaj Akvoj kaj Apuda Zono. Ŝi diris, ke la konduto de la brita militŝipo estas atenco kontraŭ la nacia suvereneco de Ĉinio kaj malobservis ĉinan leĝon kaj koncernan internacian leĝon. La ĉina flanko firme oponas tiun agon, kaj jam postulis seriozan traktadon kun la brita flanko, esprimante fortan malkonsenton.