La plej alta politika konsilisto de Ĉinio Wang Yang ĵaŭde diris, ke Ĉinio volas labori kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) por protekti, firmigi kaj disvolvi duflankajn rilatojn.
Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), faris la rimarkojn en la akcepto, kiun aranĝis la ambasadorejo de la KDPR en Ĉinio por festi la 70an datrevenon de la fondiĝo de la KDPR.
Komisie de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, Wang esprimis gratulon okaze de la datreveno en la nomo de la KPĈ, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo. Wang diris, ke sub la gvidado de la plej altaj gvidantoj Kim Il Sung, Kim Jong Il kaj Kim Jong Un, kaj de la Korea Laborista Partio, la popolo de la KDPR rezolute defendis la sendependecon de la lando kaj akiris grandajn atingojn en la socialisma afero. Li diris, ke Ĉinio opinias, ke la socialisma afero de la KDPR havos novajn brilajn perspektivojn, ĉar ĝi efektivigas la decidon ĉe la Tria Plena Kunveno de la Sepa Centra Komitato de la Korea Laborista Partio pri ĝustigo de la strategia vojo kaj fokusiĝo pri disvolvado de la ekonomio. Wang diris, ke la plej altaj gvidantoj de la du landoj havis tri gravajn renkontiĝojn ĉi-jare, malfermante novan ĉapitron en duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas disvolvi rilatojn kun la KDPR por profitigi la du landojn kaj la du popolojn kaj fari novajn kontribuojn al la paco kaj stabileco de la regiono.