La usona Ŝtata Departemento diris ĵaŭde, ke speciala reprezentanto DE Usono pri la demando de la Korea Demokratia Popola Respubliko, Stephen Biegun, vizitos la ĉefurbojn de Sud-Koreio, Ĉinio kaj Japanio de la 10a ĝis la 15a de septembro por diskuti la sennukleigo de la KDPR.
La Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke Biegun renkontiĝos kun siaj paraleluloj kaj daŭrigos diplomatajn klopodojn por atingi la finan, plene kontroleblan sennukleigon de Nord-Koreio, pri kiu konsentis prezidanto Kim en Singapuro.
La nuna intertraktado inter la KDPR kaj Usono stagnis pro iliaj malkonsentoj pri la skalo de sennukleigo, usonaj sankcioj, kaj deklaro pri fino de la milito.
La Ŝtata Departemento diris en la lasta monato, ke la sennukleigo de la Korea Duoninsulo okazos antaŭ ol Usono subskribos militfinan deklaron kun la KDPR; dum la KDPR opiniis, ke tia dokumento estas la unua paŝo al paco en la duoninsulo, sed Vaŝingtono diris, ke estas tro frue por diskuti pri tiu ĉi temo.