Usono enkondukis sankciojn kontraŭ kvar individuoj kaj kvin entoj rilataj al siria registaro
La Ŝtata Departemento kaj la Financa Ministerio de Usono anoncis ĵaŭde, ke la usona registaro decidis apliki sankciojn kontraŭ kvar individuoj kaj kvin entoj, kuj estas suspektataj pri financa helpo al la siria registaro.
La Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke tiuj individuoj kaj entoj donis oportunon al la siria registaro por la transportado de armiloj kaj fuelo aŭ liveris al ĝi financan kaj materialan subtenon. Tiuj individuoj kaj entoj troviĝas en Sirio, Libano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.