Xi Jinping sendis gratulan leteron al 20-a Ĉina Internacia Foiro pri Investo kaj Komerco
Sabate en la urbo Xiamen de la provinco Fujian, malfermiĝis la 20-a Ĉina Internacia Foiro pri Investo kaj Komerco kaj al la foiro ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron.
Xi Jinping diris, ke en la lastaj pli ol 20 jaroj la foiro sin dediĉis al konstruado de la platformo por akcelado de dudirekta investo, publikigado de aŭtoritaj informoj kaj diskutado kaj esplorado pri investa tendenco, ĝi jam estas unu el internaciaj foiroj pri investo kun forta potenco en la mondo, kaj ĝi aktive kontribuis al ĉinaj reformado kaj malfermo kaj socialisma moderniga konstruado.