Ĉinio kaj Pakistano sabate konsentis plifortigi interŝanĝojn inter la leĝdonaj organoj de la du landoj kaj antaŭenpuŝi la konstruon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro.
Dum renkontiĝo kun prezidanto de la pakistana Nacia Asembleo Asad Qaiser, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke la amikeco inter la du-landaj popoloj estas la bazo de daŭrigebla evoluigo de duflankaj rilatoj kaj la movforto de duflanka ĉiavetera strategia kunlabora partnereco.
La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke la leĝdonaj institutoj de la du flankoj devas plifortigi interŝanĝojn por akceli la amikajn interŝanĝojn inter la du popoloj kaj firmaigi la funfdamenton de publika opinio. Wang ankaŭ esperis, ke la pakistana Nacia Asembleo subtenos plu la konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, kiu jam realigis fruajn rikoltojn kaj etendiĝas al la industria kunlaboro por plibonigi la vivtenon de la loka popolo kaj krei laborpostenojn.
Qaiser diris, ke la Pakistana-Ĉina Ekonomia Koridoro utilas al la sociekonomia disvolvado de Pakistano, pakistana-ĉinaj rilatoj, regionaj prospero kaj stabileco, kaj ke la Nacia Asembleo plene subtenos la konstruadon de la Pakistana-Ĉina Ekonomia Koridoro por profitigi pli da pakistananoj. Qaiser diris ankaŭ, ke la pakistana flanko volas plifortigi interpopolajn interŝanĝojn kaj komunikadon inter leĝdonaj organoj kun Ĉinio kaj lerni la spertojn de Ĉinio en la kampoj de ŝtata regado, bato kontraŭ korupto kaj profesia edukado.