Irana prezidento kritikis usonan registaron pri duobla kriterio
Irana prezidento Hassan Rouhani sabate faris televidan paroladon, dirante, ke unufalnke la usona registaro de Trump premas la iranan popolon, kaj aliflanke ĝi ĉiutage komunikas al Irano sian deziron pri intertraktado per malsamaj kanaloj. Li akcentis, ke Irano neniel cedos al la usona premado.
Rouhani diris en sia parolado, ke la irana registaro estas ĉe la fronto de ekonomia milito, psikologia milito kaj progapanda milito, kaj ke la usona registaro eraras, se ĝi opinias, ke premado povas cedigi Iranon. Li akcentis, ke Irano neniam cedis kaj ne cedos al la registaro de Trump.