Arif Alvi, altranga gvidanto de la reganta Pakistana Partio de Justa Movado , dimanĉe ĵuris enoficiĝon kiel pakistana prezidento.
Pakistana ĉefjuĝisto Mian Saqib Nisar prezidis la enoficiĝan ĵuron de Alvi, kiu anstataŭigis Mamnoon Hussain, post kiam li finis sian kvinjaran oficperiodon en la 8a de septembro.
Alvi, kiu apartenas al la suda havenurbo Karaĉio kaj estis elektita kiel membro de la Nacia Asembleo en la ĝenerala elekto en la 25a de julio, elektiĝis kiel la 13a prezidento de Pakistano en la 4a de septembro.
ĉefministro Imran Khan, eksiĝonta prezidento Hussain, provincestroj, provincaj ĉefministroj, ministroj, diplomatoj, armeaj gvidantoj kaj aliaj oficialuloj ĉeestis enoficiĝan ceremonion en prezidentejo en la ĉefurbo.
Alvi, dentisto laŭ profesio, estis unu el la fondintoj de la Pakistana Partio de Justa Movado estrata de Khan.