Ĉinio kaj Pakistano dimanĉe promesis kune antaŭenigi la konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro kaj akceli la disvolviĝon de duflankaj rilatoj.
La promesoj estis faritaj, kiam vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun pakistana prezidento Arif Alvi kaj ĉefministro Imran Khan aparte en Islamabado.
Alvi, kiu dimanĉe ĵuris enoficiĝon kiel pakistanana prezidento, akceptis Wang kiel sian unuan fremdlandan gaston. Li diris, ke amikeco kun Ĉinio estas la nacia politiko de Pakistano kaj dum la pasintaj pli ol kvin jardekoj Pakistano ĉiam alte ŝatis la amikecon kun Ĉinio, kiu estas bazita sur reciproka profito kaj profunde enradikiĝis en la koroj de la du popoloj. La prezidento diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo, proponita de Ĉinio estas antaŭvida, kaj la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro kiel grava parto de la Zono kaj Vojo alportis kaj plu alportos efektivajn profitojn al la pakistana popolo. Li aldonis, ke la nova pakistana registaro sin dediĉos al intensigo de la konstruado de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro kaj volas lerni spertojn de Ĉinio en mildigo de malriĉeco, bato kontraŭ korupto kaj kreado de laborpostenoj.
Wang diris, ke la duflankaj rilatoj kaj amikeco inter Ĉinio kaj Pakistano restas senŝanĝaj malgraŭ la ŝanĝiĝema enlanda kaj internacia situacio, kaj ke lia vizito celas kontakti la novan pakistanan registaron por daŭrigi kaj faciligi la duflankan kunlaboron en ĉiuj kampoj. Wang ankaŭ informis Alvi pri ĉinaj spertoj en mildigo de malriĉeco kaj bato kontraŭ korupteco. Li reasertis la volon de Ĉinio kunigi manojn kun Pakistano por senĉese riĉigi kaj vastigi la konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro kaj striktigi kunordigon kun Pakistano pri internaciaj kaj regionaj demandoj, por protekti la interesojn de la du landoj kaj la internacian egalecon kaj justecon.