Grandioza parado okazis sur la placo Kim Il Sung en centra Pjongjango dimanĉe matene por celebri la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).
La plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un kaj aliaj altrangaj oficialuloj ĉeestis la celebradon, kun kelkcent fremdlandaj gastoj, ambasadoroj, kaj reprezentantoj de transmaraj nacianoj de la KDPR.
Kim Yong Nam, prezidanto de la Prezidio de la Plej supera Popola Asembleo, diris, ke sub la gvidado de Kim Jong Un, la KDPR akiris grandajn atingojn en ekonomia konstruado. Li instigis civitanojn efektivigi la strategian linion de ekonomia konstruo, prezentitan en la Tria Plena Kunveno de la Sepa Centra Komitato de la Korea Laborista Partio, kaj kontribui al monda paco kaj la reunuiĝo de la Korea Duoninsulo.
Dum la du-hora parado miloj kaj dekmiloj da homoj el diversaj rondoj de la socio, inkluzive de soldatoj, laboristoj, kamparanoj kaj studentoj, marŝis tra la placo, svingante florojn kaj kriante sloganojn kiel "Vivu la plej alta gvidanto Kim".