Li transdonis al Kim sinceran saluton de ĉina prezidanto Xi kaj ankaŭ lian aŭtografan mesaĝon. En la mesaĝo Xi montris, ke en la pasintaj 70 jaroj post fundiĝo de la KDPR, sub la forta gvidato de kamaradoj Kim Il Sung kaj Kim Jong Il, la partio kaj la popolo de la KDPR plenforte antaŭenpuŝis la konstruadon de socialismo kaj akiris eksterordinaran atingon. Nun kamarado Kim Jun-un gvidas la partion kaj la popolon de la KDPR ĉiuflanke efektivigi vojlinion de la nova strategio, sin dediĉi al ekonomia disvolvado, plibonigo de popola vivo kaj akiro de novaj atingoj en diversaj kampoj.
Kim esprimis dankon pro la mesaĝo de Xi kaj petis Li transdoni sinceran saluton kaj bondeziron al prezidanto Xi. Kim diris, ke kiel speciala sentito de prezidanto Xi, Li gvidas apartan delegacion al la KDPR, kio montras amikecon de Xi, la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉinaj registaro kaj popolo. Tio ne nur briligas la 70an datrevenon de la KDPR, sed ankaŭ kortuŝas kaj inspiras la partion, registaron kaj popolon de la KDPR.
La KDPR persistos en la komuna konsento, atingita dum la singapura pintkunveno kun Usono, kaj jam prenis rimedojn pri tio. La KDPR esperas, ke ankaŭ Usono prenos rimedojn por kune akceli politikan solvadon de la problemo de la Korea Duoninsulo.