Lastatempe Usono decidis fermi la oficejon de la Plestina Liberiga Organizo en Vaŝingtono. Tio estigis malkontenton de kelkaj grupoj de Palestino. Ili kondamnis la usonan decidon kiel ŝirmilon de israela militkrimo kaj urĝis la Internacian Kriminalan Jugejon komenci enketon pri la militkrimo de Israelo.
Ĝenerala sekretario de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo Saeb Erekat diris en deklaro, ke la palestina flanko estis informita, ke Usono decidis fermi la vaŝingtonan oficejon de la Palestina Liberiga Organizo por puni Palestinon, kiu daŭre urĝas la Internacian Kriminalan Jugejon komenci enketon pri la militkrimo de Israelo. Erekat diris, ke la usonaj decidoj, kiuj fermis la vaŝingtonan oficejon kaj tranĉis monhelpon al la palestina popolo ne povas ŝanceli la volon de la palestina popolo pri plua protektado de rajtoj kaj interesoj per leĝo kaj politikaj rimedoj, kaj la palestina flanko faros plu justan agadon ĉe la Internacia Kriminala Jugejo por urĝi ĝin komenci la enketon.