Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde en regula gazetara konferenco, ke la disvolvado de ĉina-pakistanaj rilatoj ne estas direktita al tria flanko nek havos influon sur iliajn respektivajn rilatojn kun aliaj landoj.
Geng diris, ke lastatempe Pakistano glate finis le procezon de ĝenerala elekto, kaj nova registaro estis elektita. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj vizitis Pakistanon ĉefe por amplekse konektiĝi kun la pakistana nova registaro, daŭrigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj kaj havi bonan komencon por ĉina-pakistanaj rilatoj sub la nova situacio. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Pakistano estas ĉiaveteraj strategiaj partneroj, kaj la duflankaj rilatoj superpaŝantaj partiajn diferencojn kaj registaran ŝanĝiĝon estas frimaj. La amikeco inter la du landoj eltenis la provon de la ŝanĝiĝema internacia situacio kaj la tempo kaj profunde enradikiĝis en la koroj de la du popoloj.