De la 11a ĝis la 13a de septembro la Kvara Forumo pri Orienta Ekonomio okazas en la rusa urbo Vladivostoko en la Malproksima Oriento. La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping, ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj de multaj landoj el la nordorienta Azio kaj delegacioj de pli ol 60 landoj ĉeestas la forumon. La ampleksto de ĉi-foja forumo estas plej granda en la historio.
La Forumo pri Orienta Ekonomio estis en 2015 iniciatita de la rusa prezidento Putin mem, tiam la rilatoj de Rusio kun Usono kaj Eŭropo rapide malboniĝis, kaj Rusio en tia okazo decidis rigardi al oriento. Tiu politiko rigardi orienten iam estis interpretita de la Okcidento kiel "provizore politika reĝustigo" fare de Rusio, ĉar tiu devus mildigi sian premon, kaj eĉ estis komunikiloj, kiuj dubis, "ĉu Rusio vidus sian estontecon, rigardante orienton?" Sed, kun rapidigitaj paŝoj de Rusio al oriento en la lastaj jaroj, "rigardo al oriento" jam montras la strategian karakteron de Rusio.
En rigardo al oriento Rusio vidas, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio enhavas gigantan profiton, kaj ke Ĉinio, kiel la plej granda komerca partnero de Rusio, ludas gravan rolon en tiu ĉi kunlaboro.
Rigardo al oriento povas helpi al Rusio plivastigi la spacon en la regiona kunlaboro de la nordorienta Azio. La Forumo pri Orienta Ekonomio sukcese okazis tri fojojn, kaj ĝi jam havas sian pozitivan influon en la regiono. En la forumo de la pasinta jaro interkonsentoj kun 2 500 miliardoj da rubloj estis subskribitaj, dum en la nuna forumo la sumo espereble superos 3 500 miliardojn da rubloj.
Rigardo al oriento lasas al Rusio vidi la evoluan bonŝancon, kiun alportas la ekonomia "ekspreso" de Azio kaj Pacifiko. La Azia-Pacifika regiono ekonomie kreskas plej rapide en la mondo, kaj tio estas grava por Rusio.
Rigardi orienten, kie estas pli vaste por vidkampo kaj pli bele por pejzaĝoj.