Antaŭ nelonge la nordkorea plej supera gvianto Kim Jong-un mesaĝis al la usona prezidento Trump por esprimi esperon duan renkontiĝon. Por tio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en la 11a de septembro, ke Ĉinio ĝojas pri la aktiva interago inter Nord-Koreio kaj Usono, esperante, ke ili ambaŭ dialogos kaj interkonsiliĝos.
Responde al koncerna demando en la tiutaga gazetara konferenco Geng Shuang diris:
"Ni rimarkis la koncernan raporton, kaj ankaŭ direktis atenton al tio, ke Usono havas malferman sintenon pri la dua renkontiĝo de la dulandaj gvidantoj. Pri tio Ĉinio sentas ĝojon. Ni esperas, ke ili ambaŭ dialogos kaj interkonsiliĝos, iros en kontraŭaj direktoj, antaŭenigos la proceson de sennukleigo en la Korea Duoninsulo, kaj akiros fruktojn ĉiam pli sukcese."