Ĉina delegito lunde vokis la internacian komunumon plifortigi kunlaboron kaj firme bati korupton.
Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en kunveno pri la korupto kaj konflikto, okazigita de la Sekureca Konsilio. Ma diris, ke korupto estas la komuna malamiko de la homaro. Evidenta redukto de ĉia korupto kaj subaĉeto, kaj intensigo de redono de kontraŭleĝe akiraĵoj estis enskribitaj kiel celoj en la Tagordon 2030 de la UN por Daŭripova Disvolvado. Li diris, ke la internacia komunumo devas plifortigi kunlaboron, firme bati korupton kaj doni al koruptaj oficistoj nenian spacon aŭ truon.
Ma diris, ke tiu ĉi jaro markas la 15an datrevenon de la adopto de la Antikorupta Konvencio de la UN. Ĉinio kiel unu el partioj de la konvencio aktive partoprenis en rilataj diskutoj de la Ĝenerala Asembleo kaj aliaj mekanismoj de la UN kaj subtenas la rolon de la UN kiel la ĉefa kanalo en internacia antikorupta kunlaboro. Li aldonis, ke la ĉina flanko volas labori kun registaroj de ĉiuj landoj kaj internaciaj organizoj por daŭre kontribui al profundigo de internacia antikorupta kunlaboro.