Usono: PLO povas remalfermi sian oficejon en Vaŝingtono kunkondiĉe
Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, Heather Nauert, marde diris, ke la Palestina Liberiga Organizo (PLO) povas remalfermi sian oficejon en Vaŝingtono, se ĝi plenumus certan kondiĉon.
Nauert diris en gazetara konferenco, ke Usono esperas, ke la oficejo prenos signifajn rimedojn por akceli la pacan procezon de Mez-Oriento, kaj ĝi povas denove funkcii, se ĝi plenumus tiun ĉi kondiĉon.
La Ŝtata Departemento lunde decidis fermi la vaŝingtonan oficejon de la Palestina Liberiga Organizo je la preteksto, ke la organizo prenis neniun rimedon por puŝi Palestinon kaj Israelon komenci rektan kaj signifan intertraktadon kaj rifuzis kontakti la usonan registaron pri mez-orienta paco.