Ĉina prezidanto renkontiĝis kun japana ĉefministro
Merkrede en la rusa malproksim-orienta urbo Vladivostoko, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Shinzo Abe renkontiĝis pri plibonigo de duflankaj rilatoj kaj surŝultrigo de komuna respondeco pri akcelado de paco, stabileco, disvolvado kaj prospero de la mondo kaj la regiono.
La du gvidantoj renkontiĝis dum la kvara Orienta Ekonomia Forumo en Vladivostoko.