Ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo prelegis en subforumo de Orienta Ekonomia Forumo
Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de la Ĉina Komunikila Grupo, ĉeestis la subforumon Perspektivo de la Azia Gazetaro sub Politika kaj Ekonomia Ŝanĝiĝo kadre de la kvara Orienta Ekonomia Forumo marde en la rusa urbo Vladivostoko. Li proponis en sia tonika prelego, ke en la nova epoko, la azia gazetaro plifortigu strategian kunlaboron kaj faru la azian voĉon.
Shen diris, ke tiu ĉi jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo en Ĉinio. Ĉinio ne povis akiri la grandan atingon sen reciproprofita kunlaboro kun aziaj kaj eĉ tutmondaj landoj en la pasintaj 40 jaroj. Li diris, ke aziaj landoj estas strikte kunligitaj kaj havas komunan estontecon, kaj la gazetaro havas la respondecon puŝi la popolojn de ziaj landoj havi la konscion pri komunumo kun komuna estonteco kaj kunigi saĝon kaj fortojn por kunlaboro kaj disvolvado.