En la regula gazetara konferenco de la 12a de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la Ĝenerala Asembleo adoptis du rezoluciojn rilate al Afriko, kaj iliaj tono kaj celo estas konsekvencaj kun la spirito, kiu estis antaŭ nelonge ricevita en la Pekina Pintkonferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo. Tio ankoraŭfoje pruvas, ke la ideoj pri "kunlaboro kaj kungajno" kaj "sortkomunumo de la homaro" jam penetris en la homan koron kaj trovas la vastan subtenadon de la internacia komunumo. La ĉina-afrika kunlaboro ne nur konformas al la komunaj interesoj de la du flankoj, sed ankaŭ konsekvencas kun la voĉo de la internacia komunumo.
Estas la raporto, ke en la 10a de septembro la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo adoptis la du rezoluciojn, t.e. nova partnereco en afrika evoluigo kaj kaŭzoj de konfliktoj en Afriko, prezentitajn de G77, kaj ripetis la ideojn pri "kunlaboro kaj kungajno" kaj "sortkomunumo de la homaro". Por tio Geng Shuang diris:
"Tio ankoraŭfoje pruvas, ke la ideoj pri 'kunlaboro kaj kungajno' kaj 'sortkomunumo de la homaro' jam penetris en la homan koron kaj trovas la vastan subtenadon de la internacia komunumo. La ĉina-afrika kunlaboro ne nur konformas al la komunaj interesoj de la du flankoj, sed ankaŭ konsekvencas kun la voĉo de la internacia komunumo."