Li Keqiang ĉeestos al la 12a Somera Davos-Forumo
En la 12a de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, deklaris, ke la ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos al la 12a Somera Davos-Forumo, kiu okazos de la 19a ĝis la 20a de septembro en Tianjin.
La ĉeftemo de la forumo estas "Krei novigeman socion en la kvara industria revolucio". Pli ol 2 000 reprezentantoj el diversaj rondoj en preskaŭ 90 landoj partoprenos en la forumo.