Ministronivela konferenco de G20 pri Komerco kaj Investo publikigis deklaron
Vendrede laŭ la loka tempo en argentina urbo Mar del Plata fermiĝis la 2a Ministronivela Konferenco de G20 pri Komerco kaj Investo. La organizanto publikgis ministronivelan deklaron kiel fruktan dokumenton de la konferenco.
La deklaro diras, ke la internaciaj komerco kaj investo ankoraŭ estas movforto de la mondaj ekonomio, profuktforto, kreado, dungado kaj disvolviĝo. La rapida sciencteknika disvolviĝo altigas la mondan ekonomion al nova nivelo. Post la ekonomia krizo la komerco jam revigliĝis. En la ŝlosila periodo la membroj de G20 solidigos la kontinuigeblan disvolviĝon de la ekonomio, tenos merkatan malfermon, solvos problemojn en ekonomia disvolviĝo kaj revigligos la internacian komercan sistemon.