Maduro: Venezuela-ĉina ampleksa strategia partnereco aldonos viglecon al duflankaj komercaj rilatoj
Venezuela prezidento Nicolas Maduro sabate diris, ke lia vizito kreos novan situacion por venezuela-ĉina ampleksa strategia partnereco kaj aldonos novan viglecon al la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du landoj.
Maduro faris la rimarkojn en Forumo pri Ĉina-Venezuela Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro kaj kunveno de la Ĉina-Venezuela Entreprenista Konsilio. Li diris, ke lia lando plenforte subtenos la laboron de la Ĉina-Venezuela Entreprenista Konsilio, kaj efike protektos investojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj en Venezuelo por prosperigi la duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron.