Ĉinio renovigis ruĝan averton pri tajfuno Nangkhut
La nacia observatorio de Ĉinio dimanĉe renovigis ruĝan averton pri tajfuno Nangkhut.
La Nacia Meteologia Centro diris, ke Mangkhut eble surteriĝos en la marbordajn regionojn inter Zhuhai kaj Wuchuan de la ĉina provinco Guangdong dimanĉe posttagmeze aŭ vespere, kaj post la surteriĝo, la tajfuno plu moviĝos nordokcidenten, sed ĝia forto malaltiĝos.
Laŭ la centro, la okulo de la tajfuno estis trovita sur la Suda Ĉina Maro proksimume 420 kilometrojn for de la sudoriento urbo Taishan de Guangdong-provinco dimanĉe matene je la 5a horo.
La centro diris, ke sudaj regionoj inkluzive de la provincoj Guangdong, Fujian kaj Hainan estos trafitaj de ventegoj kaj ŝtormoj dimanĉe kaj lunde.