Ĉinio dimanĉe esprimis kondolencojn al Filipinoj pro viktimoj kaj posedaĵa perdo de la tajfuno Mangkhut.
Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris, ke la ĉina flanko donis grandan atenton al la moviĝo de la supera tajfuno Mangkhut, kiu frapis la nordan parton de Filipinoj antaŭ ol trafi Honkongon kaj Guangdong-provincon de Ĉinio kun ventego kaj pluvego dimanĉe.
Geng diris, ke konsidere, ke la filipina registaro nun okupiĝas pri batalo kontraŭ la katastrofo, kaj laŭ la sugesto de la filipina flanko, Ĉinio konsentis prokrasti viziton de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi al Filipinoj, kiu devus okazi de la 16a ĝis la 17a de septembro laŭ la origina plano. Geng diris, ke la du flankoj diskutos novan daton por la vizito per diplomatiaj kanaloj.
Li diris, ke la ĉina flanko esperas, ke homoj en la filipinaj regionoj trafitaj de la katastrofo povos trakti la sekvon, minimumigi la perdon kaj rekomenci normalan vivon. Li aldonis, ke Ĉinio liveros helpon al Filipinoj.