Invalida verkistino Zhang Hiadi estis reelektita kiel prezidanto de la Ĉina Federacio de Invalidoj dimanĉe en la sepa nacia kongreso de la organizo.
Zhang estis unuafoje elektita kiel prezidanto de la organizo en 2008 en la kvina nacia kongreso de la organizo.
Deng Pufang estis reelektita kiel honora prezidanto de la federacio en la kongreso, kiu okazis de vendrede ĝis dimanĉe matene.
Ŝtatkonsilanto Wang Yong ĉeestis la ferman ceremonion kaj vokis la landon disvolvi programojn por invalidoj. Wang diris, ke malriĉaj invalidoj en kamparaj regionoj devas estis liberigitaj el malriĉeco laŭ la plano. Li akcentis, ke edukado kaj dungado de invalidoj devas esti fortigitaj, kaj ankaŭ publikaj servoj, inkluzive de prevento de invalideco, rehabilito kaj konstruado de senbaraj instalaĵoj, devas esti plibonigitaj. Li ankaŭ emfazis profundigo de internaciaj komunikado kaj kunlaboro pri invalideco.