Ĉinio bonvenigas konsenton inter Laoso kaj Kamboĝo pri landlima demando
Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio bonvenigas la konsenton inter Laoso kaj Kamboĝo pri la landlima demando.
Laŭ raportoj, Laoso kaj Kamboĝo atingis gravan konsenton pri solvado de landlima streĉeco, inkluzive de retiro de ĉiuj trupoj kaj loĝantoj el la disputataj regionoj kaj okazigo de komuna patrolado. Laoso jam retiris siajn trupojn.
Proparolanto Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke kiel komuna najbaro kaj amiko de Laoso kaj Kamboĝo, Ĉinio ĉiam subtenas, ke la du landoj solvu disputojn per dialogo kaj intertraktado surbaze de la spirito de paco kaj amikeco, kaj ke Ĉinio ĝojas vidi konsenton atingitan de ili pri gravaj demandoj.