dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Usona ŝtatsekretario vizitos KDPR en oktobro

您是本帖的第 956 个阅读者
树形 打印
标题:
Usona ŝtatsekretario vizitos KDPR en oktobro
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Usona ŝtatsekretario vizitos KDPR en oktobro

a usona Ŝtata Departemento diris, ke ŝtatsekretario Mike Pompeo oktobre vizitos la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) por akceli la efektivigon de promesoj faritaj en la singapura pintkunveno inter Usono kaj la KDPR.

Proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert merkrede publikigis deklaron, dirante, ke tiutage en Nov-Jorko, Pompeo renkontiĝis kun ministro pri eksterlandaj aferoj de la KDPR, Ri Yong Ho, kaj akceptis la inviton de la KDPR. Li vizitos la KDPR en la venonta monato por akceli la efektivigon de promesoj faritaj en la singapura pintkunveno kaj fari pluan progreson en la klopodo por fina kaj kontrolebla sennukleigo de la Korea Duoninsulo. Krome li ankaŭ faros preparon por la dua pintkunveno de la gvidantoj de la du landoj.

Pompeo diris tiutage en socia komunikilo, ke lia renkontiĝo kun Ri estis tre pozitiva, kaj ili diskutis pri la venonta pintkunveno de la du landoj kaj ankaŭ pri pluaj paŝoj al la sennukleigo de la duninsulo.

ip地址已设置保密
2018/9/28 8:26:40

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03320 秒, 4 次数据查询