dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世友信息交流区论坛技术、电脑使用技术交流 Komputilaj teknikoj → 发不了长帖,怎么回事?

您是本帖的第 2414 个阅读者
树形 打印
标题:
发不了长帖,怎么回事?
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
发不了长帖,怎么回事?
从昨天开始,我就发不了长帖,不知什么原因。我把帖子复制进回复框,一按“发表”就跳出来一个窗口,说“不能超过16420字”,明明我的帖子不可能有那么多字的。所以我给Hosemo回帖只有把长帖分成好多短帖来复。像Komencanto发故事,那么长的帖居然都可以顺顺当当发出来,我不知道是动了论坛上的什么机关。有经验的朋友请告诉我该怎么解决。
ip地址已设置保密
2006/7/13 16:03:03
Komencanto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:871
积分:6327
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Komencanto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! QQ 点击这里发送电子邮件给Komencanto 访问Komencanto的主页

发贴心情

我也没注意,看到16240的限制我也有点胆寒,不过,发帖是没遇过什么问题。

如果直接发帖发不了长帖,不妨试着在“编辑”模式下重帖一次。

下面我试着发一个尽量长的帖。

ip地址已设置保密
2006/7/13 18:03:23
Komencanto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:871
积分:6327
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Komencanto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! QQ 点击这里发送电子邮件给Komencanto 访问Komencanto的主页

发贴心情
测试发长帖

AMO AL LA VIVOJ

Antaŭparolo

  Bonvenon!
  Baldaŭ vi iros en la malsaman mondon. Vi preskaŭ havas nenian ideon pri ĝia ekzisto.
  Kvankam plej multaj rakontoj legotaj de vi okazis en Ĉinio, tamen la similaj aferoj okazas ĉe vi ĉiutage. Tiaj aferoj okazas al vi, al mi, al viaj familianoj kaj instruistoj, kaj al ĉiuj aliaj vivestaĵoj en la mondo.
  Sed eble vi ne rimarkis tion, ĉar vi ne komprenis; kaj eĉ se vi komprenis, vi malatentis pro tio, ke vi neniam lernis kiel observi.
  Antaŭe plejparto de la rakontoj estis neniam rakontitaj ekster Ĉinio. Tio estas la nova kampo de via pensado, do vi devas malfermi viajn okulojn kaj pretigi vin por lerni. Iujn el la rakontoj eble vi ne komprenas, aliajn eble vi eĉ ne kredas. Sed ĉiuj rakontoj estas ne malveraj.
  Ili estas veraj, ĉar ili estas simpla priskribo de la universaj leĝoj. La nunaj sciencistoj jam scias bone, kiel la suno helpas plantojn kreski, kaj kiel la luno kaŭzas tajdojn. Ili ankaŭ scias multe pri aliaj ĉiutagaj aferoj, kiuj estas malfacile rimarkeblaj kaj estis tute ne konataj de ni antaŭe. Tamen iuj el tiaj aferoj estis bone konataj en aliaj landoj antaŭ sufiĉe longe. Kvankam la sciencistoj ankoraŭ ne rimarkas ilin, tamen tio ne signifas, ke ili estas malveraj. Tio ja signifas, ke ili ankoraŭ atendas nian esploron.

  Ĉiu rakonto donas al vi gravan lecionon. Se vi lernos ĉi tiujn lecionojn bone, vi gajnos ĝuojn de bonfarto, inteligenteco kaj feliĉo.
  Se vi ignoros ĉi tiujn lecionojn, kaj malobservos la leĝojn de la universo..., eble iam vi fariĝos viktimo en la cent-unua rakonto.
  Ĉu vi estas pretaj? Bone, ni komencu!


1. La Ploranta Simio

  Printempon antaŭ tre longa tempo, militĉaroj veturis rapide sur ebenaĵo. Brilis la kirasoj de la soldatoj kaj flirtis la standardoj en la milda brizo.
  Post la soldatoj rajdis pluraj generaloj kun glavoj kaj lancoj en la mano, kaj sekvis belega ĉaro, en kiu sidas la granda reĝo de Ĉu-regno.
  Ĉiujare la reĝo gvidis la armeon por inspekti sian landon, ĉasi, aŭ trejni la soldatojn, forlasante la enuige malnovan palacon.
  La reĝo havis generalon nomatan Jang Joŭĝji, kiu famis pro sia arkopafado. Eĉ en la nuna tempo oni ankoraŭ memoras kiel bone li pafis per arko. Li neniam maltrafis. La reĝo tre fidis al li. Dum la ĉasado la kunikloj, cervoj kaj ĉiuj aliaj bestoj fuĝis tien kaj reen terurite, tamen nenie ili kapablis sin kaŝi for de la sagoj de Generalo Jang. Se li pafis centfoje, li trafis dekoble dek foje...
  En la ebenaĵo estis arbo granda kaj maljuna. Kiam la soldatoj preterpasis ĝin, ili aŭdis bruon kaj vidis simion sur la branĉoj supre. Ĝi saltadis malrespektoplene, mokadis la ĉasantajn soldatojn kaj eĉ ĵetis nukson al ili.

  "Bonege, beluleto. Mi donu al vi lecionon," diris iu arkopafisto dum li celis sian pafarkon al la simio. Sed je lia pafo, la simio sin flankenigis per artifiko, tiel ke la sago flugis sentrafe en la aeron. Tio okazigis ridegon el la milita trupo.
  Li pafis alifoje, sed la simio neniel provis eviti la sagon. Anstataŭe, ĝi kaptis la flugantan sagon, ĝin snufis malestime kaj rompis en du pecojn.
  Tiam la soldatoj freneziĝis pro kolero. Ili pafadis sagojn al ĝi, tamen ĝi reagis saĝe kaj lerte. Ĝi kaptadis iliajn sagojn en la aero kaj des pli mokis ilin.
  Kiam la reĝo vidis la malestiman simion, li ordonis, ke Generalo Jang pafu ĝin.
  La simio ŝajne ekkomprenis tion. Tuj kiam Generalo Jang rajdis al la arbo, ĝi ekploris. Larmoj fluadis sur ĝian vizaĝon, kaj ĝi ploris kaj kriis korŝire.
  La reĝo demandis, "Pro kio la simio ploras?"
  Generalo Jang respondis, "Eble ĝi scias, ke miaj sagoj neniam maltrafas. Do kiel ajn lerta kaj sagaca ĝi estas, ĝi ne povos eviti morton kontraŭ la ordono de Via Moŝto. Jen pro tio ĝi ploras."
  La reĝo mallevis sian kapon kaj enpensiĝis.—Kiel malĝoja estas la simio! Ĉiuj aliaj bestoj suferas sammaniere! Kompato estiĝis kaj ondiĝis en la koro de Lia Moŝto, kaj li ordonis Generalon Jang demeti sian armilon, kaj haltigis la armeon por ke la bestoj ne plu suferu de la ĉasado.
  Li anticipe revenis al la ĉefurbo. Oni eksciis, ke la reĝo estis emociita de la simiaj larmoj. Ĉiuj homoj en la regno sentis sin feliĉaj sub la regado de tiel bonkora kaj amema reĝo, ili do laboradis despli diligente por sia regno. Ekde tiam Ĉu fariĝis prospera kaj potenca regno dum centoj da jaroj.


2. Dankemo de Testudo

  Dum Ĝin-dinastio en la kvara jarcento estis aĝulo en Ŝangjin-gubernio. Lia nomo estis Kong Ju. Li estis ŝtata oficisto, tamen li sin vivtenis tre malfacile pere de siaj malplej altaj rango kaj salajro.
  Foje, kiam li vidis testudon mortigota por kuiri, li sentis grandan kompaton al ĝi. Li do aĉetis kaj portis ĝin al rivero, kaj lasis ĝin libera.
  Ŝajne la testudo bone komprenis, ke Kong Ju savis ĝian vivon. Ĝi do senĉese turnis sian kapon por rigardi al li. Kong Ju najlis sian rigardon al la testudo ĝis ĝi malaperis el lia vidkampo.
  Plurajn jarojn poste Kong Ju promociiĝis al pli alta rango. Gvidante sian armeon, li subigis ribelon, kaj pro la brila sukceso la reĝo nomumis lin Lordo de la kortego. Tio estis alta rango dum tiu periodo.
  La oficista atestilo por la lordo estis metala sigelilo. Je la promociiĝo de Kong Ju, la kortegaj metiistoj ekmuldis sigelilon por li. Sed ili trovis eksteratende, ke la sigelilo elmuldiĝis en la formo de retrorigardanta testudo. Ili opiniis tion stranga, kaj refandis ĝin por fari la novan, sed la nove elmuldita sigelilo ankoraŭ similis al retrorigardanta testudo. La metiistoj provadis foje kaj refoje, kaj ĉiuj el ili inspektis dum la muldado, sed ĉiufoje, la nove farita sigelilo aspektis tiel, kiel testudo turnis sian kapon malantaŭen por ion rigardi.
  Tio mirigis la metiistojn. Ili do decidis viziti la novan lordon por peti lian instruon. Ili genuiĝis antaŭ li kaj raportis, "Via Lorda Moŝto. La Reĝa Moŝto ordonis nin muldi sigelilon kiel atestilon por via nova posteno, tamen la supra parto de la nova sigelilo ĉiam havas formon de retrorigardanta testudo post kiam ni elmuldis ĝin.
      "Daŭrigu," diris Kong Ju, "kaj muldu ĝin denove."
  La metiistoj agis laŭ lia ordono, tamen alifoje, la elmuldita sigelilo formiĝis same kiel antaŭe. Tio konfuzis Kong Ju. La informo pri tiu strangaĵo diskoniĝis ĉie, kaj eĉ atingis la reĝon.
  La reĝo alvenigis Kong Ju por informiĝi, pro kio la sigelilo ĉiam elmuldiĝas en formo de testudo, sed Kong Ju havis nenian ideon pri tio.
  Dum hejmenirado la lordo subite rememoris ion. Je la sekva tago kiam li estis en palaco, li raportis al la reĝo, "Via Reĝa Moŝto, mi, via humila subulo, pensis pri la sigelilo en formo de testudo, kaj eble trovis la kaŭzon.
  "Antaŭ multaj jaroj, mi hazarde vidis fiŝkaptistojn kuirontaj kaptitan testudon, kaj sentis grandan kompaton al la besteto. Mi do aĉetis ĝin de ili, kaj forliberigis ĝin en la riveron. La testudo ŝajne bone komprenis, ke mi savis ĝian vivon, ĝi do naĝis al la akvosupro kaj senĉese fiksis sian rigardon al mi retroturninte sian kapon, ĝuste kiel la formo de tiu ĉi sigelilo.
  "Via Reĝa Moŝto promociis min al la pozicio de Lordo, kaj ankaŭ la lorda sigelilo havas formon de testudo, tio eble aludas, ke la alta rango, kiun Via Reĝa Moŝto donis al mi, venis de la testuda dankemo. Eble mia bonkora konduto emociis la Ĉielon."
  La reĝo do diris al siaj korteganoj: "Tiuj, kiuj faras bonon, rikoltos bonon. Lordo Kong Ju ja estas bona ekzemplo por tio."
 3. Reĝo Ĉeng Tang kaj la Reto

  Antaŭ pli ol 3000 jaroj vivis bonkora kaj eminenta reĝo nomata Ĉeng Tang. Ĉiujare li inspektis sian regnon kaj vizitis ĉiujn siajn regnanojn por konstati, ĉu li povas ion fari por ili.
  Iun belan tagon, la birdoj kantis senĝene kaj la bestoj ĝuis la plaĉan veteron libere. La reĝo ridetis kiam li aŭdis iliajn plezurajn voĉojn. Tiam li ekvidis larĝan reton kovranta la lokon, kie ĉiuj preterpasantaj bestoj povus esti kaptitaj. Li aŭdis ĉasiston preĝi laŭte:
  Ĉiuj birdoj en la ĉielo,
  Ĉiuj bestoj sur la tero,
  Ĉiuj bestoj de la nordo, okcidento, oriento kaj sudo,
  Venu en mian reton,
  kaj neniu plue forfuĝu el ĝi.
  La reĝo Ĉeng Tang maltrankviliĝis vidante tiel avidan kaj senkoran ĉasiston, sed kiel saĝa budhano, li ne ordonis la ĉasiston ĉesigi la ĉasadon. Anstataŭe, per sia reĝa mano li malfermis tri flankojn de la reto, kaj lasis nur unu fermita.
  La ĉasisto ne povis diveni, kion faras la reĝo, kaj ankaŭ ne kuraĝis haltigi lin. Tiam li aŭdis la reĝon preĝi laŭte:
  Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de dekstre;
  Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de maldekstre;
  Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de supre;
  Trapasu tiuj, tiuj volas trapasi la reton de malsupre.
  Nur tiuj, kiuj ne plu volas daŭre vivi, venu en mian reton.
  La ĉasisto ekkonsciis pri siaj avideco kaj senkoreco. Li do rakontis al ĉiuj, kiel bonkora estas la reĝo. Ĉiuj popolanoj ekhavis fidon je la reĝo Ĉeng Tang.
  Ŝang-dinastio fondita de Imperiestro Ĉeng Tang regis Ĉinion pli ol 600 jarojn.


4. Zi Ĉan kaj la Fiŝoj

  Antaŭ pli ol 2500 jaroj, Zi Ĉan estis ĉefkortegano en Regno Ĉen dum la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-475 A.K.). Konfuceo iam laŭdis lin pri lia brila saĝo. Nun la ĉina popolo ankoraŭ honoras lin pro liaj saĝo kaj bonkoreco. Li emis helpi la malriĉajn kaj savi la suferantajn el danĝero. Li emis fari bonajn agojn kaj neniam mortigis vivestaĵojn.
  Iutage lia amiko donacis al li plurajn vivajn fiŝojn. El ili oni povus fari bongustan manĝaĵon. Zi Ĉan akceptis la donacon ĝojplene kun granda dankemo. Poste li alvenigis sian servistinon.
  "Portu la fiŝojn kaj liberigu ilin en la fiŝ-lageton en la korto."
  Lia servistino diris, "Honora Mastro, la fiŝoj estas vere raraj. Se vi metus ilin en la fiŝ-lageton, la fiŝviando fariĝos malmola kaj ankaŭ malpli bongusta, ĉar la lageto estas ne tiel klara kiel la rojo. Ni devus kuiri ilin senprokraste!"
  Zi Ĉan ridetis kaj respondis, "Mi estas la mastro, do obeu min. Kiel mi povus mortigi fiŝojn tiel kompatindajn kaj senkulpajn pro ilia bongusteco? Mi ne povas toleri tion."
  La servistino do obeis la ordonon. Kiam ŝi metis la fiŝojn en la lageton, ŝi diris al ili, "Vi estas fiŝoj bonsortaj. Se vi estus donacitaj al aliulo anstataŭ al mia mastro, nun vi jam estus kuirataj en la kaldrono."

 

5. Jadbastona Supo

  En Ŭenĝou-urbo, Ĝeĝjang-provinco estis knabo nomata Ŝjao Ĝen. Iun nokton li sonĝis, ke dio en ora kostumo venis kaj diris al li: "Vi nur povos vivi ĝis dek ok jaroj, knabeto." Li eksentis timon post vekiĝo. Li malĝojis, ke li devos morti tiel juna.
  La patro de Ŝjao Ĝen estis registara oficisto. pro lia honesteco, li estis promociita kaj sendita al Siĉuan-provinco malproksima de lia hejmloko. Ŝjao Ĝen ne volis forlasi la hejmon, ĉar li sciis bone, ke li ne povos vivi longe. La patro sciis nenion pri lia sonĝo kaj insistis, ke li iru kune.
  Je la tago kiam la patro venis al sia posteno, la lokaj oficistoj festenis por bonvenigi lin, kaj ankaŭ Ŝjao Ĝen estis invitita. Kiel kutime, en la speciala festeno post tri pladoj sekvis la ĉefa manĝaĵo nomata "jadbastona supo".
  La metodo por fari la jadbastonan supon estis tre kruela. Oni ĝisruĝe ardigis feran bastonon kaj penetrigis ĝin en mamon de la bovino por ke la lakto koaguliĝu al ĝi. Kiam oni eltiris la bastonon, ĝi aspektis kiel blanka jado. Iuj opiniis, ke la supo el la koaguliĝinta lakto estas tre bongusta.
  Dum Ŝjao Ĝen atendis la festenon, li hazarde iris en la kuirejon. Tie li vidis bovinon ŝnure ligitan al kolono kaj feran bastonon ardigatan en brulanta forno. Li do demandis al kuiristo, kaj la kuiristo respondis al li, kion ili faros. Informiĝinte pri tio, Ŝjao Ĝen hastis al sia patro kaj petis, ke li haltigu ilin. Li diris
, "Oni penetrigos ruĝe ardigitan bastonon en mamon de bovino por fari bongustan manĝaĵon, tamen, kiel dolore suferos la bovino. Paĉjo, bonvolu haltigi ilin. Ne lasu ilin fari tiel teruran manĝaĵon!"
  Lia patro estas bonkorulo, do li senprokraste ordonis ilin ŝanĝi la menuon kaj liberigi la bovinon. Post pluraj noktoj la dio en ora kostumo revenis en la sonĝon de Ŝjao Ĝen. Ĉifoje li diris kun ĝojo, "Knabeto, vi faris bonan aferon kaj ne plu mortos juna. Kaj krome, vi sukcesos en la kortega ekzameno kaj fariĝos unu el la plej altaj oficistoj en Ĉinio. Tio estas la rekompenco por via bona konduto."
  Ŝjao Ĝen plenkreskiĝis kaj vere gajnis altegan pozicion en la kortego, kaj krome li vivis ĝis pli ol naŭdek jaroj.

看来不论以什么方式,总有限制。 

[此贴子已经被作者于2006-7-13 18:11:28编辑过]
ip地址已设置保密
2006/7/13 18:05:53
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情

谢谢komencanto费心。

我发了个帖在动网官方论坛上请求帮助,有回帖说:是代码超过10000,只要将word上的东西复制到写字板上,再从写字板复制到发帖框里就可以了。

我一试,果真如此。我不怕了。

ip地址已设置保密
2006/7/13 18:30:57

 4   4   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询