De la 30-a de junio gxis la 18-a de julio okazos la Nord-Amerika
Somera Kursaro de Esperanto (NASK) cxe la Universitato de Kalifornio
cxe San-Diego, Usono.
La kurskotizo estas TUTE SENPAGA por plentempaj studentoj kaj
instruistoj, kaj stipendioj haveblas por aliaj. La usona dolaro
estas ege malforta cxi-jare, do jen tre malmultekosta sxanco viziti
Usonon kaj pasigi tri semajnojn cxe belega, apud-plagxa universitato
inter esperantistoj el cxirkaux la mondo.
Tamen vi devas baldaux aligxi, cxar tempo fugxas!
Cxi-jare instruos usonano Lee MILLER, germanino Birke DOCKHORN, kaj
svedo Bertilo WENNERGREN -- auxtoro de la fama Plena Manlibro de
Esperanta Gramatiko! La universitato ofertos kursojn por
komencantoj gxis spertuloj, kaj cxiutage okazos amuzaj vesperaj
programoj: ekskursoj, prelegoj, ludoj ktp.
Jen flugfolioj; bonvolu disdoni al amikoj!
http://esperanto.lodestone.org/ktp/NASK1-eta-eo.pdf
http://esperanto.lodestone.org/ktp/NASK2-eo.pdf
Por plia informo, vidu http://esperanto.org/nask/ aux kontaktu
s-inon Ellen EDDY, cxe .
inf.: Hoss Firooznia