dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Ĉu valoras okupiĝi pri Esperanto?

您是本帖的第 1609 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĉu valoras okupiĝi pri Esperanto?
jianping
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:551
积分:4447
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给jianping付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给jianping

发贴心情
Ĉu valoras okupiĝi pri Esperanto?

Ĉu valoras okupiĝi pri Esperanto?

Jacek Lisowski

Plimulto da esperantistoj neniam havis okazon uzi esperanton en sia profesia kariero. Dum kutimaj turismaj vojaĝoj, en hotelo, en la strato - vi ne ricevos helpon uzante esperanton. En restoracio vi ne mendos manĝaĵon, en vendejo vi ne sukcesos interkompreniĝi kun vendisto.
Reala disvastiĝo de Esperanto estas limigita al difinitaj rondoj kaj sferoj de socia vivo. La lingvo ĉefe funkcias en kongresoj, feriaj renkontiĝoj de esperantistoj, senperaj kontaktoj. La lingvon oni uzas en diversaj fakaj renkontiĝoj, fervoistoj, instruistoj havas siajn internaciajn esperantistajn organizaĵojn. Pluraj radiostacioj elsendas regulajn informajn programojn en la lingvo, esperanto asocioj eldonas librojn kaj revuojn en Esperanto. Sufiĉe bonan oferton oni povas trovi en interreto. De temp' al tempo diversaj turismaj aŭ politikaj organizoj eldonas informajn kaj propagandajn bultenojn. Kaj jen ĉio. Ĉu valoras do okupiĝi pri esperanto ? Jen estas kelkaj argumentoj, kiuj tamen pruvas la valoron de la lingvo:
1-Esperanto estas ne nur lingvo, sed vivkoncepto
Se iu homo decidas lerni esperanton li kutime konfesas la vivkoncepton, kiu estas ligita kun la lingvo . En tiu vivkoncepto grava estas paco kaj komprenemo por aliaj landoj kaj kulturoj, sento de frateco, helpemo, bonvolemo; Do, lernante la lingvon ni samtempe formas nian animon kaj vivas valoran vivon.
2-Esperanto pliriĉigas homon mense kaj socie
Lernante nacian lingvon vi ĝenerale kontaktiĝas kun homoj el unu kultursfero. Kiam vi uzas esperanton vi havas ŝancon kontaktiĝi kun interesaj personoj, pensemaj, amikemaj homoj de diversaj kulturoj. En esperanto oni publikigas amason da novaj ideoj, pensoj, doktrinoj. Ĉiu lingvouzanto povas facile ekkoni tiujn ĉi novajn ideojn. Tiamaniere Esperanto pliriĉigas homon mense kaj socie.
3-Lingvo de amikeco
Esperanto estas lingvo de amikeco, ĉar oni uzas ĝin ĉefe por senperaj, amikaj kontaktoj. Se ni uzas lingvon en profesiaj rilatoj aŭ en oficialaj konferencoj, politikaj aŭ ekonomiaj renkontiĝoj - tiam lingvo estas nur simpla ilo. Tia lingvo ne konstruas amikajn rilatojn inter homoj. En esperantistaj rilatoj la lingvo estas ankaŭ "portanto" de bonvolo, amikemo. Esperanto vere konstruas amikajn rilatojn interhomajn.
4-Ekonomia valoro de Esperanto
Hodiaŭ lingvolernado estas bona komerca entrepreno. Lingvolernejoj rikoltas multegan gajnon per lernado de fremdaj lingvoj. Tiamaniere lingvolernado estas privilegio de bonstataj homoj. Esperanto donas ŝancon por ĉiuj homoj partopreni en internacia vivo. Alia flanko de multlingveco estas gigantaj kostoj de tradukado. Ni rigardu nur Eŭropan Union kun 20 oficialaj lingvoj! Esperanto kiel dua linvo povas ŝpari milionojn da euroj , kiujn oni povas uzi por aliaj celoj.
5-Linvo bona ĉe studado de aliaj lingvoj
Homoj kiuj lernas aliajn lingvojn ricevas multan avantaĝon pro esperanto. Plimulto de vortradikoj sonas simile en Esperanto kiel en pluraj aliaj lingvoj. Tiamaniere Esperanto faciligas lernadon de aliaj lingvoj.
6-Esperanto bona ilo por disvastigi kulturon de malgrandaj nacioj
Malgrandaj nacioj kiel ekzemple Hungario, Danio, Islandio malfacile diskonigas sian kulturon. La lingvo donas privilegion al kulturo de koncerna lando. Se iu konas anglan tiam li ĉefe ekkonas kulturon, literaturon, arton de Granda Briutujo, Usono, aŭstralio. Alivorte: li troviĝas en la fermita sfero de anglalingva mondo. Esperanto egale traktas ĉiujn naciajn kulturojn kaj popularigas ilin.
7-Lingvo bona por esprimi etoson de alia kulturo
Kiam oni legas libron de la angla aŭ usona aŭtoro pri la Ĉina kulturo - oni tuj sentas la fremdecon de la aŭtoro rilate al. priskribitaj aferoj. La libro povas esti vere leginda, bonstila. Tamen oni sentas, ke la pensmaniero de la aŭtoro - estas tiu de homo el okcidento. Homo kiu vivas en Usono aŭ Europo ne scipovas priskribi , ne scipovas pensi, paroli, esprimi siajn sentojn same kiel homo el Proksima aŭ Malproksima Oriento . Se oni deziras kompreni ĉinan vivstilon- oni plej bone devus legi ĉinan aŭtoron. Nur ĉino devas senti , pensi , rigardi la mondon same kiel aliaj ĉinoj. Se ĉino, japano aŭ arabo parolas pri sia kulturo en Esperanto, tiam li (ŝi) konservas etoson kaj pensmanieron de sia kulturo.
8-Lingvo bona por senpera kontakto kaj pensinterŝanĝo
La plej valora eco de Esperanto estas ties funkcio kiel ilo por senperaj kontaktoj. Amaskomunikiloj ofte celas manipuli homon, socion. Ili deziras ke homo pensu, agu laŭ ilia volo. Senpera kontakto inter homoj helpas ekvidi la veran flankon de aferoj, ekkoni pli veran bildon de la mondo; Kiam homoj parolas, amikiĝas inter si, ligas interkontaktojn, preĝas kune, babiladas, ŝercas - tiam ekestas inter homoj kompreno, paca sento, bonvolemo.
Jen estas kelkaj argumentoj, kiuj pruvas la valoron de Esperanto kiel internacia lingvo.

ip地址已设置保密
2006/11/28 23:06:44

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04590 秒, 4 次数据查询