poemo de Spenser
Amoretti
XL
Rigardu ŝin,kaj poste diru al mi,
kion similas ŝia milda rido,
kiam cent ĉarmaj volas dolĉe ĉarmi
sur la palpebropar'en ombrosido.
Aspektas ĝi,laŭ mia simpla vido,
kiel la brila sun'en tagsomera,
kiu.post paso de la ŝtormstrido,
radiojn sendas tra la vasto tera.
Ĉe tio,ĉiu birdo branĉe kvera,
kaj ĉiu best'kaŭrinta en la humo,
revenas freŝe el la stat'mizera
kaj sian kapon levas al la lumo.
Tiel gajiĝas mia kor'batita,
pro la sunbril' post ŝtormaspekto spita.
[此贴子已经被作者于2006-12-10 14:15:53编辑过]