dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Nokta ĉapo de fraŭlo (1)

您是本帖的第 1532 个阅读者
树形 打印
标题:
Nokta ĉapo de fraŭlo (1)
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
Nokta ĉapo de fraŭlo (1)

 Nokta Ĉapo de Fraŭlo

En Kopenhago ekzistas strato, kiu havas la strangan nomon "Hüske-strato".

Kial ĝi estas tiel nomata, kaj kion tiu nomo signifas? Oni diras, ke tio estas nomo germana, sed per tia opinio oni estas maljusta kontraŭ la germanoj. Oni devus diri "Häuschen", kio signifas "malgrandaj domoj". En la malnovaj tempoj, antaŭ multe, multe da jaroj, la domoj estis nenio alia ol lignaj budoj, proksimume tiaj, kiajn ni ankoraŭ nun vidas sur la vendejoj. Kompreneble, ili estis iom pli grandaj kaj ili havis fenestrojn, sed la vitroj de la fenestroj estis el korno aŭ el bestaj vezikoj, ĉar en tiu tempo la posedado de vitro en ĉiuj domoj estis tro multekosta. Sed tio estis tiel longatempe antaŭe, ke kiam la avo de la avo prirakontis, li nomis tion la malnovaj tempoj. De tiu tempo pasis kelka nombro da jarcentoj.

La komerco en Kopenhago troviĝis tiam en la manoj de la riĉaj komercistoj de Bremo kaj Lubeko; ili mem ne venadis, sed ili sendadis siajn komizojn. Ĉi tiuj loĝadis en la lignaj budoj de la "Hüskestrato" kaj vendadis bieron kaj spicojn. La germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis diversaj specoj de ĝi: Brema, Prisinga, Emsa biero, eĉ la tiel nomata Brunsvika mumio, kaj krom tio ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel ekzemple safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron. Ĉi tiu lasta ludis la ĉefan rolon, kaj pro tio la germanaj komizoj en Danujo ricevis la nomon pipristoj. Estas strange, ke tiujn junajn homojn oni en ilia hejmo ligadis per la promeso, ke ili ne edziĝos en Danujo. Multaj el ili fariĝis maljunaj sur sia posteno; ili devis mem prizorgi sian malgrandan mastrumaĵon, pretigi al si la liton, hejti k. t. p. Kelkaj vivis tute solece kiel maljunaj fraŭloj kaj havis tute originalan pensmanieron kaj strangajn kutimojn. Laŭ ili oni ĉiun needzigitan viron de solida aĝo nomadis "pipristo"; ĉion ĉi tion oni devas scii, por kompreni la sekvantan historion.

Oni mokas maljunan fraŭlon, oni diras, ke li surmetu la noktan ĉapon, tiru ĝin super la orelojn kaj kuŝiĝu.

Fraŭlo, fraŭlo-maljunulo,

Haku lignon en angulo,

Prenu ĉapon, enpakiĝu

Kaj plej zorge enlitiĝu!

Tiel oni kantas pri ili! Oni mokas la maljunan fraŭlon kaj lian noktan ĉapon ĝuste pro tio, ke oni lin kaj ĝin tre malmulte konas. Ho, la noktan ĉapon oni neniam deziru al si! Kaj kial ne? Aŭdu:

En la plej malnova tempo la Hüskestrato ne estis pavimita, ĉie estis kavoj, kiel sur malbona veturvojo. La strateto estis tiel mallarĝa kaj la reciproke kontraŭstarantaj domoj tiel klinitaj unu al la alia, ke en somero ofte super la strato estis transtirata ŝnuro de unu domo al alia kaj la tuta atmosfero inter ili odoris pipron, safranon kaj zingibron. Malantaŭ la butika tablo ne staris multe da junaj homoj, ne, tio estis plejparte maljunaj fraŭloj, kaj ili tute ne estis, kiel ni eble povus pensi, en perukoj aŭ noktaj ĉapoj, en ĝisgenuaj pantalonoj kaj alte butonumitaj veŝtoj kaj surtutoj; ne, tiel estis vestita la avo de la avo, kaj tiel li estas portretita, sed la pipristoj ne havis la rimedojn por portretigi sin, kaj tamen en la nuna tempo ĝi havus por ni grandan valoron, se ni posedus la bildon de unu el ili, kiel li staris malantaŭ la butika tablo, aŭ kiel li en festotagoj iris en la preĝejon. La ĉapelo estis larĝrandaĵa kaj neordinare alta, kaj ofte iu el la plej junaj komizoj ornamis sian ĉapelon per plumo. La lana ĉemizo estis superkovrita per refaldita blanktola kolumo, la malvasta kamizolo estis butonumita ĝis supre, la mantelo libere pendis super tio, kaj la pantolonoj atingis ĝis interne de la larĝnazaj ŝuoj, ĉar ŝtrumpojn ili ne portis. En la zono sidis enŝovite la tranĉilo kaj la kulero, tie sidis ankaŭ eĉ granda tranĉilo por sindefendo, kaj per ĝi oni en tiu tempo ofte devis servi al si. Ĝuste tiel en la festotagoj estis vestita la maljuna Antono, unu el la plej maljunaj pipristoj de la Hüskestrato, li nur ne portis la altan ĉapelon, sed ĉapon, kaj sub ĝi ankoraŭ unu broditan ĉapeton, veran noktan ĉapeton, al kiu li tiel alkutimiĝis, ke li neniam ĝin demetis, kaj li posedis de tiu speco du ekzemplerojn. Ĉiu pentristo bone lin pentrus, li estis maldika kiel bastono, ĉirkaŭ lia buŝo kaj liaj okuloj estis plene de sulkoj, li havis longajn ostecajn fingrojn kaj grizajn tufajn brovojn. Super la maldekstra okulo pendis tuta tufo da haroj, kio aspektis ne tre bele, sed prezentis bonegan eksteran rekonilon. Oni sciis pri li, ke li estis el Bremo, kaj tamen li en efektiveco devenis ne de tie, tie loĝis nur lia mastro. Li mem estis el Turingio, el la urbo Eisenach, tute proksime de Wartburg, Pri tio la maljuna Antono ne parolis multe, sed des pli multe li pensadis pri tio.

La maljunaj komizoj en la strateto ne ofte kunvenadis, ĉiu restadis en sia butiko, kiu estis fermata frue vespere, kaj tiam estis ĉie mallume. Nur tra la malgranda kornatavola fenestro de tegmenta ĉambreto penetradis eksteren senbrila lumeto, tie la maljuna sinjoro ordinare sidis sur sia lito kun sia germana preĝolibro en la mano kaj kantis sian vesperan preĝon.

De tempo al tempo li ankaŭ paŝadis tien kaj reen ĝis malfrua nokto kaj okupadis sin jen per tio, jen per alio. Intereson liaj okupiĝoj certe ne povis prezenti. Estas malĝoja afero, kiam oni devas vivi kiel fremdulo en fremda lando, kie oni neniun interesas.

Ofte kiam ekstere estis mallumega nokto kaj forte pluvis, ĉi tie certe estis tre malgaje kaj dezerte. Lanternojn oni ne vidis, esceptinte unu solan kaj tre malgrandan, kiu ĉe unu fino de la strateto pendis sub la bildo de la Sankta Virgulino, kiu estis pentrita sur la muro. Tiaj vesperoj estis longaj kaj solecaj, se oni ne havis ian laboron. Elpaki kaj enpaki, fari paperkornetojn kaj purigi la pesipelvon oni ne ĉiutage bezonas, sed tiam oni entreprenas ion alian, kaj tiel agis la maljuna Antono, li bonigadis al si mem sian tolaĵon kaj eĉ flikadis al si siajn ŝuojn. Kiam li fine enlitiĝis, li ordinare restigis la noktan ĉapeton sur la kapon, li nur tiris ĝin iom pli malsupren, sed baldaŭ li denove ŝovis ĝin supren, por vidi, ĉu la kandelo estas bone estingita, li pripalpis ĝin, kunpremis la meĉon per la fingroj kaj poste denove kuŝiĝis. Baldaŭ li rulis sin sur la alian flankon kaj denove ŝovis la noktan ĉapeton malsupren. Sed ofte subite venis al li en la kapon la penso, ĉu malsupre en la malgranda forno ĉiuj karboj elbrulis aŭ estas bonorde estingitaj. Povas ja esti, ke restis malgranda fajrero, ĝi povus doni fajron kaj kaŭzi malprofiton. Tiam li denove leviĝis el sia lito, malsuprengrimpis la ŝtupetaron, ĉar nomi ĝin ŝtuparo oni ne povis, kaj, veninte al la forno, li ordinare trovis en ĝi neniun fajreron kaj povis iri returne. Sed ofte, kiam li apenaŭ trairis duonon de sia vojo, al li fariĝis dube, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon kaj ĉu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj. Tiam li devis per siaj maldikaj piedoj denove iri malsupren. Al li estis malvarme, liaj dentoj frapis, kiam li post tio rampis en sian liton, ĉar la malvarmo ordinare nur tiam sentiĝas plej forte, kiam ĝi scias, ke ĝi devas foriri. La litkovrilon li tiris pli alten super si, la ĉapeton pli profunden super siaj oreloj, kaj li deturnis nun siajn pensojn for de la komerco kaj de la ĉagrenoj de la tago. Tamen veran animan kvietecon li ne atingis, ĉar nun venis la malnovaj rememoroj kaj pendigis siajn kurtenojn, kaj ĉi tiuj ofte estas kunetenataj de pingloj, je kiuj oni pikiĝas, "Aj!" oni ekkrias; kaj kiam ili enpikas profunde en la karnon kaj kaŭzas brulan doloron, tiam en la okuloj povas aperi larmoj. Ankaŭ al la maljuna Antono tio ofte okasis, varmegaj larmoj, la plej klaraj perloj fluis sur liaj vangoj. Ili falis sur la liktovrilon aŭ sur la plankon, kaj tiam aŭdiĝis tia sono, kvazaŭ krevus kordo de doloro. Ili elvaporiĝis, ili ekfulmis kiel hela flamo, sed ĉi tiu montris al li en sia lumo vivbildon, kiu neniam malaperis el lia koro. Se li sekigis al si la okulojn per la nokta ĉapeto, tiam la larmoj kaj la bildo dispremiĝis, sed ilia fonto ekzistis plue kaj restis, ĝi kuŝis en lia koro. La bildoj aperis ne en tia ordo, en kiu ili reciproke sin sekvis en la efektiveco, ofte montriĝis nur la plej doloraj, ankaŭ la melankolie ĝojaj lumante elŝoviĝis, sed ĝuste ĉi tiuj donis nun la plej grandan ombron.

"Belaj estas la fagarbaroj de Danujo!" oni diris, sed ankoraŭ pli bele leviĝis en la okuloj de Antono la fagarbaroj de la regiono de Wartburg; pli potence kaj pli respektinde aperis al li la maljunaj kverkoj ĉirkaŭ la fiera kavalira kastelo, kie la plektokreskaĵoj pendis super la ŝtonegoj de la rokaj muroj. Pli dolĉe tie odoris la floraĵoj de la pomarboj ol en la Dana lando. Li tion sentis ankoraŭ tre vive: unu larmo ruliĝis, eksonis kaj eklumis. En ĝia lumo li vidis klare du malgrandajn infanojn, unu knabon kaj unu knabinon, kiuj ludis unu kun la alia. La knabo havis ruĝajn vangojn, blondajn buklajn harojn, honestajn bluajn okulojn. Tio estis filo de riĉa komercisto, la malgranda Antono, li mem. La malgranda knabino havis brunajn okulojn kaj nigrajn harojn, ŝi aspektis vigle kaj saĝe, ŝi estis filino de la urbestro, Molly. Ambaŭ ludis per pomo, ili ĝin skuis kaj aŭskultis, kiel interne bruis la kernoj. La pomon ili distranĉis, kaj ĉiu el ili ricevis parton; ili dividis inter si la kernojn kaj formanĝis ilin krom unu, kiun, kiel diris la malgranda knabino, oni devas meti en la teron.

"Vi iam vidos, kio el tio fariĝos; el tio fariĝos io, pri kio vi certe ne pensas, tuta pomarbo, sed ne tuj."

Kaj ili plantis la kernon en florpoton; ambaŭ ili ĉe tio fervore laboris; la knabo fosis per sia fingro truon en la tero, la malgranda knabino enmetis tien la kernon, kaj ambaŭ kovris ĝin per tero.

"Sed vi ne elprenu ĝin morgaŭ returne, por vidi, ĉu ĝi ricevis radikojn," diris la malgranda Molly, "tion oni ne devas fari! Ĉe miaj floroj mi faris tion du fojojn, mi volis vidi, ĉu ili kreskas. Tiam mi ne komprenis pli bone, kaj la floroj mortis."

La florpoto restis ĉe Antono, kaj en la daŭro de la tuta vintro li ĉiumatene iris rigardi ĝin, sed oni povis vidi nur la nigran teron. Jen venis la printempo, la suno denove lumis varme, tiam el la florpoto elkreskis du malgrandaj verdaj folietoj.

"Tio estas mi kaj Molly!" diris Antono, "tio estas tre ĉarma, tio estas ravanta!"

Baldaŭ aperis tria folio; kiun ĝi signifas? Kaj denove aperis unu kaj ankoraŭ unu. Kun ĉiu tago, kun ĉiu semajno la kreskaĵeto fariĝis pli granda, kaj fine ĝi disvolviĝis kaj fariĝis tuta arbo. Ĉio ĉi tio speguliĝis nun en la sola larmo, kiu dispremiĝis kaj malaperis. Sed ĝi povis denove leviĝi el la sama fonto, el la koro de la maljuna Antono. Proksime de Eisenach etendiĝas vico da ŝtonecaj montoj; inter ili elstaras unu ronda, konusforma, kiu havas sur si nek arbojn, nek arbetaĵojn aŭ herbon; ĝi estas nomata la monto de Venero. En ĝi loĝas sinjorino Venero, diino el la tempo idolana; en tiu tempo ŝi estis nomata sinjorino Holle; tion sciis kaj nun ankoraŭ scias ĉiu infano en Eisenach.

Ŝi enlogis al si la noblan kavaliron Tannhäuser, la amkantiston el la kantista rondo de Wartburg.

Ofte la malgranda Molly kaj Antono staris ĉe la monto, kaj unu fojon ŝi diris: "Ĉu vi kuraĝos ekfrapi kaj diri: Sinjorino Holle! Sinjorino Holle! Malfermu, ĉi tie estas Tannhäuser!" Antono ne kuraĝis tion fari.

ip地址已设置保密
2007/1/3 2:42:23

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询