de Bernard GOLDEN En la antaŭparolo al la Unua Libro, la aŭtoro de Esperanto skribis jene pri la kreado de vortoj en sia lingvo: Kial, do, li ne elektis la adjektivan radikon kurv- kaj anstataŭe alprenis kurb-! Se oni komparas samsignifajn vortojn uzatajn en la "civilizitaj lingvoj" de la "klera mondo", oni trovas, ke angleparolantoj diras curved, hispanoj, italoj kaj portugaloj havas la adjektivon curvo, kaj curvus estas la latina formo. Krome, en la germana troviĝas la substantivo Kurve. Malgraŭ tio, Zamenhof neglektis tiujn civilizitajn lingvojn kaj donis al la Esperanta radiko la ortografion kurb-, kiu devenis de la franca etimo courbe (elp. "kurb"). Kial Zamenhof deviis de la principo klare esprimita en la ĉi-supra citaĵo? Kelkfoje oni asertas, ke Zamenhof estis lingvisto kaj genio, aŭ genia lingvisto. Tio estas troiga misprezento; li estis nur diletanta poligloto, kaj da ili svarmis miloj en Orient-Eŭropo de la 19-a jarcento. Analizo de la kialo de la enkonduko de kurba en Esperanton rivelas, ke Zamenhof estis tut-simple sentiva prudulo. Tiu trajto devigis lin eviti vortojn en Esperanto similajn al etnolingvaj tabuvortoj. Unu el tiaj malpermesitaj vortoj en la pola lingvo estas kurwa (elp. "kurva"), kiu signifas prostituitinon, malĉastulinon, ĉiesulinon. La oreloj kaj okuloj de la hontema Ludoviko ne toleris, ke vorto kun identa prononco estu en lia lingvo, do li rifuzis alpreni la internacian formon kurva iam en la pra-Esperanto de 1881. Neniu kompetenta, faksperta lingvisto estus farinta tiun mispaŝon nur pro hazarda homofoneco inter la pola vorto kurwa kaj kurva en Esperanto. Ekzemple, en ĉiuj internaciaj planlingvaj projektoj publikigitaj post Esperanto, la responda radiko estas kurv- aŭ curv- kun la konsonanto v. Kelkajn jarojn post la debuto de Esperanto, kiam Zamenhof fariĝis pli matura kaj malpli sentiva, li sentabuigis kurv- por uzi tiun radikon en sia reformprojekto de 1894. Tamen, tiu provo modifi la leksikon kaj gramatikon de Esperanto fiaskis, do la misa vortformo kurb- restis en la lingvo por konfuzi esperantologojn. Eĉ la erudita kompilinto de Etimologia vortaro de Esperanto, Ebbe Vilborg, ne sukcesis solvi la enigmon pri la b en kurb-, sed ni ja scias la kialon. Bernard GOLDEN (Hungario)Kurba mispaŝo de Zamenhof
Zamenhof malobservis sian principon
[...] la vortaron mi kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera mondo. Tiel ekzemple la vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj civilizitaj lingvoj, [...] mi lasis tute sen ia ŝanĝo.
Zamenhof estis nek lingvisto nek genio
Sentabuigo de kurv-
Kurba mispaŝo de Zamenhof
Zamenhof malobservis sian principonEn la antaŭparolo al la Unua Libro, la aŭtoro de Esperanto skribis jene pri la kreado de vortoj en sia lingvo: [...] la vortaron mi kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera mondo. Tiel ekzemple la vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj civilizitaj lingvoj, [...] mi lasis tute sen ia ŝanĝo. Kial, do, li ne elektis la adjektivan radikon kurv- kaj anstataŭe alprenis kurb-! Se oni komparas samsignifajn vortojn uzatajn en la "civilizitaj lingvoj" de la "klera mondo", oni trovas, ke angleparolantoj diras curved, hispanoj, italoj kaj portugaloj havas la adjektivon curvo, kaj curvus estas la latina formo. Krome, en la germana troviĝas la substantivo Kurve. Malgraŭ tio, Zamenhof neglektis tiujn civilizitajn lingvojn kaj donis al la Esperanta radiko la ortografion kurb-, kiu devenis de la franca etimo courbe (elp. "kurb"). Kial Zamenhof deviis de la principo klare esprimita en la ĉi-supra citaĵo? Zamenhof estis nek lingvisto nek genioKelkfoje oni asertas, ke Zamenhof estis lingvisto kaj genio, aŭ genia lingvisto. Tio estas troiga misprezento; li estis nur diletanta poligloto, kaj da ili svarmis miloj en Orient-Eŭropo de la 19-a jarcento. Analizo de la kialo de la enkonduko de kurba en Esperanton rivelas, ke Zamenhof estis tut-simple sentiva prudulo. Tiu trajto devigis lin eviti vortojn en Esperanto similajn al etnolingvaj tabuvortoj. Unu el tiaj malpermesitaj vortoj en la pola lingvo estas kurwa (elp. "kurva"), kiu signifas prostituitinon, malĉastulinon, ĉiesulinon. La oreloj kaj okuloj de la hontema Ludoviko ne toleris, ke vorto kun identa prononco estu en lia lingvo, do li rifuzis alpreni la internacian formon kurva iam en la pra-Esperanto de 1881. Neniu kompetenta, faksperta lingvisto estus farinta tiun mispaŝon nur pro hazarda homofoneco inter la pola vorto kurwa kaj kurva en Esperanto. Ekzemple, en ĉiuj internaciaj planlingvaj projektoj publikigitaj post Esperanto, la responda radiko estas kurv- aŭ curv- kun la konsonanto v. Sentabuigo de kurv-Kelkajn jarojn post la debuto de Esperanto, kiam Zamenhof fariĝis pli matura kaj malpli sentiva, li sentabuigis kurv- por uzi tiun radikon en sia reformprojekto de 1894. Tamen, tiu provo modifi la leksikon kaj gramatikon de Esperanto fiaskis, do la misa vortformo kurb- restis en la lingvo por konfuzi esperantologojn. Eĉ la erudita kompilinto de Etimologia vortaro de Esperanto, Ebbe Vilborg, ne sukcesis solvi la enigmon pri la b en kurb-, sed ni ja scias la kialon. Bernard GOLDEN (Hungario) |