dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA GEPATRA LINGVO KAJ ESPERANTO

您是本帖的第 1501 个阅读者
树形 打印
标题:
LA GEPATRA LINGVO KAJ ESPERANTO
eto
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:5006
积分:33428
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给eto付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给eto

发贴心情
LA GEPATRA LINGVO KAJ ESPERANTO
Deklaro okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo:

LA GEPATRA LINGVO KAJ ESPERANTO: NEDISIGEBLAJ LINGVAJ RAJTOJ DE CXIU HOMO
-------------------------------------------------------------------------

"La gepatra lingvo estas kara al cxiu el ni. En la gepatra lingvo ni eldiras niajn unuajn vortojn kaj esprimas niajn pensojn plej bone. Gxi estas la bazo, sur kiu cxiuj homoj disvolvas sian personecon de la momento, kiam ili spiras sian unuan spiron, kaj gxi estas tio, kio subtenas ilin dum iliaj vivoj. Gxi estas la rimedo por lerni respekton al si mem, al sia historio kaj al sia kulturo kaj, cxefe, al aliaj homoj kaj al iliaj diferencoj.”

Per cxi tiuj vortoj la gxenerala direktoro de Unesko, Koďchiro Matsuura, malfermas la cxi-jaran mesagxon por la Tago de Gepatra Lingvo, kiu estas celebrata cxiu-jare la 21-an de februaro. Cxiu parolanto de la internacia, neuxtrala lingvo Esperanto certe aprobas ilin, cxar la parolantoj de Esperanto scias pri lingvaj rajtoj, kaj ilia agado celas protekti tiujn rajtojn cxie en la mondo rilate al cxiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj. Neniu lingvo, fakte, estas tro malgranda, por ke oni malatentu kaj mistraktu gxiajn malmultajn parolantojn. Ankaux ili estas homoj samvaloraj kiel ni kaj ankaux ili rajtas je respekto. Ilia kulturo ne estas portanto de valoroj malsuperaj al tiuj de aliaj kulturoj, kiuj posedas la rimedojn por altrudi sin al cxiuj.

Al la parolantoj de Esperanto apartenas ankaux la konceptoj, kiujn oni trovas en la deklaro, rilate al la graveco en la nuna mondo de harmonia kombinado inter diverseco kaj identeco, kio en nia kampo signifas kombinadon inter gepatra lingvo kaj aliaj lingvoj bezonataj por komunikado kun aliaj komunumoj proksimaj kaj malproksimaj.

Esperanto estas inter tiuj lingvoj la lingvo por rilatoj internaciaj je regiona kaj monda nivelo. Esperanto ne celas anstatauxigi la naciajn kaj lokajn lingvojn. Tio estu klara al cxiuj. La parolantoj de Esperanto celas protekti cxies lingvon kaj cxies identecon.

Eraras la defendantoj de lokaj lingvoj kontraux sxtataj lingvoj. Ili vidas nur sian problemon, kaj persiste tute ignoras la dangxeron de pli grandaj lingvoj, kiujn ili ecx bonvenigas. Kontraux tiuj ili certe ne povos rezisti en la posta generacio. Esperanto celas defendi ankaux iliajn rajtojn, kiel asertis Zamenhof, kiam li parolis pri la ebla utiligo de Esperanto en plurgentaj regnoj.

Eraras la defendantoj de naciaj grandaj kaj mezgrandaj lingvoj en Euxropo kaj cxie tra la mondo, kiuj vidas nur sian lingvon kaj sian kulturon kaj pensas, ke ili povas sukcesi savi sin mem, ecx se cxiuj aliaj pereos. Ili nur revas resti kiel la dua plej granda lingvo en la mondo. Alianco inter ili kaj la parolantoj de Esperanto estus avantagxa por cxiuj.

Eraras la amas-komunikiloj, kiuj de tempo al tempo atentigas kontraux la ebla forigo de cxiuj lingvoj fare de Esperanto. Ofte ne temas pri eraroj, cxar tiaj akuzoj venas de homoj kaj komunikiloj el landoj, kie oni parolas lingvon deklaritan internacia, kaj kiu grandskale respondecas pri la malapero de lingvoj kaj lulturoj en la mondo nun.

Ni rediru nun tute klare: Esperanto estas nur dua lingvo por kontaktoj inter gentoj de malsamaj lingvoj, cxiu el kiuj rajtas kontribui al la monda kulturo siajn konojn kaj siajn pensojn. En monda skalo nia ricxeco estas nia varieco, sed sen lingvo, kiun cxiu same povas lerni facile kaj pro libera elekto, nur malricxeco kultura kaj unuformeco tutmonda sekvos.

Esperanto ne havas armeon, kiu disvastigas gxin. Esperanto ne havas ekonomiajn interesojn, kiuj devigas homojn lerni gxin. Esperanto ne havas kulturan industrion, kiu volas disvastigi siajn produktojn koste de lokaj alilingvaj produktoj. Esperanto nur havas la forton de racio kaj de justeco, pro kiu cxiam pli multaj homoj libervole elektas gxin por ricxigi sian internacian vivon, por koni aliajn kulturojn, por kontribui al pli justaj internaciaj rilatoj.

Renato Corsetti
Prezidanto de UEA
ip地址已设置保密
2007/2/25 0:41:45

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询