N.K.KRUPSKAJA KAJ M.I.ULJANOVA PRI "LENIN KAJ ESPERANTO"
V.I.Lenin estis homo modesta. En siaj verkoj li ne tuŝis problemojn, pri kiuj li ne estis fakulo. Tio rilatis multajn aferojn, ekzemple futurismon - fluon en arto, kiu ne plaĉis al li persone, tamen li donis eblecon juĝi pri tio al sia helpanto narkomo (ministro) A.V.Lunaĉarskij. Simila situacio kreiĝis ankaŭ rilate al la LI.
Tamen persona rilato de Lenin al Esperanto ankaŭ interesas kaj adeptojn, kaj kontraŭulojn de Esperanto, ĉar de ambaŭaj vidpunktoj ĝi estas portanto de internaciismo kaj pli liberaj kontaktoj inter simplaj homoj. Pro tio kaj poruloj kaj kontraŭuloj sin turnas eĉ al homoj hazarde renkontiĝintaj kun Lenin. Sed apud tiu granda homo estis liaj parencoj, proksimuloj, veraj samideanoj kaj amikoj en batalo, kiun li gvidis. La unua sendube estis edzino de Lenin Nadeĵda Konstantinovna Krupskaja. Same ŝi estis kun li en Krakovo, 1912, helpante al li subteni ligojn kun eldonata en Rusujo ĵurnalo "Pravda".
Ĉar N.Krupskaja ne povis ne aŭdi pri okazinta tiam en Krakovo, 1912, Universala esperantista kongreso, kaj sendube konis rilaton al tiu aranĝo flanke de ŝia edzo, do ŝia opinio povas respeguli ankaŭ opinion de Lenin pri la sama temo.
N.K.Krupskaja skribis en ĵurnalo "Komsomoljskaja Pravda" la 30 de januaro 1930, ke la lingvo estas malviva kaj ŝi ne povas imagi, ke juna homo diros amvortojn Esperante al sia amatino kaj ke patrino kantos en ĝi lulkanton al sia infano. Nu, por esperantisto superflue tion refuti, tamen nin interesas nun opinio de Krupskaja kaj pere de ŝi tiu de Lenin. Ili ambaŭ loĝis en Krakovo, kontaktis kun Bagocley (?), Dubner k.a. esperantistoj, aŭdis tiun bruon, kiun vekis ĉeesto de Zamenhof dum la UK-VIII. Kaj tiu elvokis ĉe ili nur abomenon, almenaŭ rilate al la lingvo.
Pri la samo skribis
Unue Uljanova asertas, ke ŝi tute nenion scias pri la LI kaj sin bazas sur redaktita de E.K.Drezen kolektiva verko "Survoje al la lingvo internacia". Ŝi akuzas esperantistojn ke pere de ilia revuo al
Kontraŭ neobeemaj esperantistoj, kiuj utiligas sian lingvon por pli-malpli libera interŝanĝo de siaj pensoj kun eksterlando, ŝi uzas nekonatan al aliaj opinion de sia frato V.I.Lenin. kiu tute neniigas ĉi-tiun internacian komprenilon. Ŝi skribas: "Vladimir Iljiĉ multfoje esprimis sian opinion pri Esperanto kaj ĉiam ekstreme malaproban, nomante ĝin tro artefarita, simpligita, morta. Ni ofte parolis kun li pri lingvoj - li estis granda lingvisto ksj ŝatis sin okupi pri vortaroj, serĉante vortojn. Li esprimis la opinion - tio estis longe antaŭ lia malsano - ke oni devas krei komunan alfabeton, kion sendube oni faros post revolucio. Do en siaj konkludoj rilate al Esperanto mi konsilus al kamaradoj ne referenci al Lenin, kies opinio pri tiu objekto estas absolute nekonata al ili".
Mi tute ne volas disputi pri tiu problemo kun la "granda lingvisto", al kiu, eĉ laŭ Uljanova, estis malfacile interveni dum kunsidoj sen preparo en aliaj lingvoj (por tio li komisiis Inessa Armand k.a.). La afero statas alie: sciante pri komplikeco de aliaj idiomoj, Lenin tute ne esperis helpi al ili per ia komprenigilo. Maksimuma lia espero estis pri kreo de tutmonda alfabeto post venko de la revolucio sur la terglobo. Simile
Interese,
-
- Se li malŝatis la idiomon, tio tute ne ekskludas emon de V.I.Lenin utiligi nian movadon por socialismo.
Do, Semjon Naŭmoviĉ strebis tamen kunigi nekunigeblan: Esperanto - perilo de sencenzuraj kontaktoj kaj sociordon izoligan. Ankoraŭ A.Puŝkin avertis, ke "genio kaj krimo estas nekunigeblaj".
Do, mia esploro atingis konkludan punkton. K.Marks kaj lia heredanto V.Lenin, kreante komunismon
Esperanto ne en si mem, sed kiel kontaktilo, kiun oni povas efektive regi, kanone trabatas la izoligajn barojn. Same pro tio ĉiuj komunistaj gvidantoj - kaj Marks, kaj Lenin - estis kontraŭ vasta uzado de la LI.
Same pro tio Esperanto