dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LINGVA EVOLUO

您是本帖的第 1617 个阅读者
树形 打印
标题:
LINGVA EVOLUO
yanke
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:金牌世界语者
文章:251
积分:2647
门派:无门无派
注册:2006年8月4日
楼主
 用支付宝给yanke付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给yanke

发贴心情
LINGVA EVOLUO

"LINGVA EVOLUO"
de Julio BAGHY
(Komedia au tragedia sceno lau gusto de la leganto)

Rolas: LA MALNOVA, LA MODERNA kaj LA JUNA adeptoj de la lingvo Esperanto. LA MALNOVA sidas che la tablo kaj legas la Originalan Verkaron de Zamenhof. LA JUNA foliumadas modernan revuon. Chiumomente li elposhigas sian 600-pagan vortaron por serchi la nekonatajn vortojn. Ofte li notas la netroveblajn neologismojn sur paperon.

LA MODERNA (pashas en la chambron): Bonan seron! (Li eksidas.)

LA MALNOVA (iom mirigite): Chu seron?!

LA JUNA ekatentas kaj subite serchas la vorton en la vortaro.

LA MODERNA: Jes, senioro. Unu silabon pli kurte... Hah, ni havantas superban primaveran seron.

LA MALNOVA (iom malice): Pri-ma-ve-ro... Unu silabon pli longe.

LA MODERNA: Sed ghi estas pli poetika.

LA MALNOVA: Kial ne poezia?

LA MODERNA: Pro la eskvizita nuanco.

LA MALNOVA: Mi ne komprenas la vorton "eskvizita".

LA JUNA denove serchas en la vortaro.

LA MODERNA: Supozeble vi estas movades oldulo ne beletre erudita. (Li prenas al si la libron, legatan de LA MALNOVA): Chu lice? Bah, arhhaikajho! Zamenhof! Mi povintus pensi. (Li redonas la libron) Ne faltigu la frunton kaj ne pautu! Estu darfe diri, ke oldulo ne povantas apreci la progreses etoson, kiun forcas la moderna evoluo. Vi tro egardas la paseon por delekti avantaghojn. Senioro, vi krablas; ni, baceloroj, hastas.

LA MALNOVA (kun pliiganta miro): Mi ne komprenas... Je Dio, mi ne komprenas vin! Kian lingvon vi parolas, sinjoro?

LA MODERNA (fiere): La modernan beletran lingvon de Esperanto. La ingheniaj gheniules dokta degno savantos nian idiomon de stoniges dangheroj.

LA JUNA dum la konversacio shvite notas, serchas, auskultas, fulmrapide foliumadas sian vortaron.

LA MALNOVA (konsternite): Sed tio estas ja atenco kontrau la lingvo mem!

LA MODERNA (digne): Aliu opinias aliel. Kelkuj objhetas argumentojn, kiuj balde konvinkintos la konservatismes konestablojn. La enemoj venkitos kaj restantos infre che la montes piedo, dum la modernuloj kun resoluta orgojlo konstruantos sian novan fortreson.

LA MALNOVA (ekflamighante): Sinjoro, chesu tian parolon. Via lingvouzo detruas. Kiu komprenas tion? Pli ol 25 jarojn mi konas kaj parolas la lingvon, sed mi ne kapablas kompreni vin. Kio, je Dio mi petas vin, kio estas gi?

LA MODERNA (kvazau donante la indulgan lastan mortpikon): Lingva evoluo kaj poetika etoso.

LA JUNA (mire rigardas al ili.)

LA MALNOVA (malespere): Sed, sinjoro, ankau mi lernis la lingvon el literaturaj verkoj, sed...

LA MODERNA (interrompe): ...sed ante du dekadoj. Ante tri jaroj mi uvris mian koron por Esperanto kaj jen mi devancintas vin. Ho, povra konestablo, chiudiurne vi devus devori novajn vortojn por atinginti min! (Subite li turnas sin al LA JUNA) Chu ne, senioro? Nu?..

LA JUNA embarasite silentas.

LA MODERNA: Kial vi silentas?

LA MALNOVA (senkulpigante lin): Antau tri monatoj li lernis. Li estas nia plej talenta kaj fervora juna samideano.

LA MODERNA (kun patosa entuziasmo): Pum! Baceloro, salutatu vi! Vi futures espero, kiu estos la moderna beletres aprecanto! Hola! Hop! Hip, hip, hura!

LA JUNA (rugha pro la retenata kolero, plenpulme krias): Am pam kuli kuli mas injara pinjara puuu de le fingestek moli vidi nakk am para pam para pag!

LA MODERNA kaj LA MALNOVA (surprizite kaj samtempe): Kio estas tio?!

LA JUNA (kontentigite): Lingva evoluo kaj poetika etoso, sinjoroj! (Li jhetas la vortaron en angulon kaj estas forironta)

LA MALNOVA (retene): Kien, kien, kara samideano?!

LA JUNA (decide): Al "Basic English"! (Li forkuras)

FINO

ip地址已设置保密
2007/10/6 21:59:18
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2379
积分:26910
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
发此帖是为覆盖垃圾广告帖。
ip地址已设置保密
2007/11/13 14:15:51

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07617 秒, 4 次数据查询