La kantoj de Maldoror
Lautréamont
Tradukis el la franca Sonja Elen Kisa
Desegnaĵoj de François Aubéron
UNUA KANTO
Strofo 3: La denaska kariero de Maldoror
Mi rakontu en kelkaj linioj, kiel bona Maldoror estis dum siaj unuaj jaroj, kiam li vivis feliĉe – jen farite. Li poste ekrimarkis, ke li naskiĝis malica: nekredebla fatalo! Dum multaj jaroj li sian karakteron kaŝis tiel bone kiel li povis, sed finfine pro ĉi tiu nenatura spiritostreĉo plialtiĝis ĉiutage la sango en lia kapo; ĝis, ne plu kapabla elteni tian vivon, li definitive plonĝis en la karieron de malbono... dolĉa sindediĉo! Kiu povus antaŭvidi tion, ke ĉiam kiam li kisis la rozan vizaĝon de infaneto, li ekdeziregis fortranĉi ties vangojn per razilo, kaj tion oftege farus, se Justeco kun sia longa sinsekvo da punoj ne ĉiufoje malpermesus al li. Li neniam mensogis: li konfesis la veron kaj eldiris, ke li estas kruela. Homoj, ĉu vi aŭdis tion? Li aŭdacas per ĉi tiu tremanta plumo diri ĝin denove! Ekzistas do potenco pli forta ol volo... Malbeno! Ĉu ŝtono emus eskapi la leĝojn de gravito? Ne eblas! Ne eblas, ke malbono alianciĝas kun bono. Tion mi estis diranta ĉi-supre.